La ETR 1000, ankaŭ konata kiel V300 ZefiroFrecciarossa 1000 (de Trenitalia) estas altrapida itala trajno de lasta generacio. Ĝia maksimuma aprobita komerca rapido estas 360 km/h, kvankam ĝi kapablas atingi 380 km/h en komercaj operacioj kaj ĝis 400 km/h en maksimuma dezajno. Bombardier Transportation kaj AnsaldoBreda realigas kaj ekfunkciigas ĝin por la somero 2015.

ETR 1000
multiple unit class

Nomo kaj tipo
Alia nomo Frecciarossa 1000
Servado
Servado 2015
Fervoja operatoro Trenitalia
Produktado
Produkta lando Italio
Produktisto Bombardier (Alstom)
Hitachi Rail Italy
Trajtoj
Longeco 202 m
Larĝeco 2 924 mm
Alteco 4 080 mm
Maksimuma rapido 400 km/h
Ŝpuro 1 435 mm
vdr

Historio redakti

La baza modelo estis la Zefiro V250 dezajnita fare de Pininfarina ekde 2009, kun kelkaj trajtoj de la ETR 500. En 2010, Trenitalia faris kontrakton por akiri 50 ETR 1000 (kunmetitajn el ok elementoj, kun suma longeco de 200 metroj) kiuj eniros servon en junio 2015.[1]

Modelo de ETR 1000 estis elmontrita en Rimini en aŭgusto 2012, kun la oficiala itala nomo Frecciarossa 1000.[2] Mario Monti, itala ĉefministro,[3] deklaris tiuokaze, ke en la somero de 2014 la ETR 1000 kunligos Romon kaj Milanon en nur 2 horoj kaj 20 minutoj: tio estas, la preskaŭ 800 km inter la du ĉefaj italaj urboj estos trairitaj kun averaĝa rapideco de preskaŭ 360 km/h.[4]

La trajno "Frecciarossa 1000" kapablas funkcii sur altrapidaj itineroj en Francio, Germanio, Hispanio, Nederlando, Belgio kaj Svislando.

Itineroj redakti

La komenca projekto antaŭvidis la uzon de la ETR 1000 nur inter Romo kaj Milano, anstataŭigante la ETR 500.

Tamen ĝi estos eventuale uzata inter Romo kaj Napolo (kaj eble inter Torino / Milano kaj Venecio, kiam ĉi tiu itala altrapida itinero estos finita).

Estas studata ankaŭ estonta varianto de Frecciarossa 1000, kiu kovras la internacian itineron inter Torino kaj Liono / Parizo, kaj eventuale alvenante poste en Barcelono.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo ETR 1000 en la kataluna Vikipedio.