Earl Zebedee HOOKER (15a de Januaro, 1930 – 21a de Aprilo, 1970)[1] estis gitaristo de Ĉikaga bluso konata pro sia ludado per glitogitaro. Konsiderita "muzikisto de muzikistoj",[2] li ludis kun blus-artistoj kiaj Sonny Boy Williamson II, Junior Wells, kaj John Lee Hooker kaj fondis siajn proprajn bandojn. Frua ludanto de elektra gitaro, Hooker estis influita de la modernaj urbaj stiloj de T-Bone Walker kaj Robert Nighthawk. Li registris kelkajn simplajn diskojn kaj albumojn kiel la bandestro kaj kun aliaj bone konataj artistoj. Lia "Blue Guitar" (blua gitaro), nome glitogitaro instrumenta, estis populara en la areo de Ĉikago kaj estis poste superita per voĉaĵoj de Muddy Waters kiel "You Shook Me".

Earl Hooker
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1929 (1929-01-15)
en Clarksdale
Morto 21-an de aprilo 1970 (1970-04-21) (41-jaraĝa)
en Ĉikago
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Restvale Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Fine de la 1960-aj jaroj, Hooker ekludis en lernejaj kaj koncertaj cirkvitoj kaj havis kelkajn porregistrajn kontraktojn. Ĝuste kiam lia kariero estis supreniranta, li mortis en 1970, 40-jaraĝa, post vivodaŭra luktado kontraŭ tuberkulozo. Lia gitarludado estis agknoskita de multaj el liaj sekvantoj, kiel B.B. King, kiu komentis, "al mi li estas la plej bona el la modernaj gitaristoj. Periodo. Per glita li estis la plej bona. Estis neniu kiel li, li estis ĝuste unu tia".[3]

Notoj redakti

  1. Eagle, Bob; LeBlanc, Eric S. (2013). Blues: A Regional Experience. Santa Barbara, California: Praeger. p. 198. ISBN 978-0313344237.
  2. Strachwitz 1998, p. 1.
  3. Danchin 2001, p. 101.

Bibliografio redakti

  • Danchin, Sebastian (2001). Earl Hooker: Blues Master. University Press of Mississippi. ISBN 1-57806-306-X.
  • Strachwitz, Chris (1998). The Moon Is Rising (albumaj internaj notoj). Arhoolie Records. CD 468.