Edit Hlatky [hlatki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hlatky Edit estis hungara aktoro. Ŝia persona nomvarianto estis Edith.

Edit Hlatky
Persona informo
Naskonomo Hlatky Edit
Naskiĝo la  2-an de aprilo 1926(nun 1926-04-02)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 2-an de novembro 2006
en Usono Los-Anĝeleso (Kalifornio, Usono)
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Edit Hlatky [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1926 en Budapeŝto (laŭ alia fonto la 8-an de aprilo 1924), ŝi mortis la 2-an de novembro 2006 (laŭ alia fonto la 14-an) en Los-Anĝeleso (Kalifornio, Usono).

Biografio redakti

Edit Hlatky komencis sian aktoran karieron jam en infanteatro de Rózsi Feld. Ŝi akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio en 1942 en sia nasliĝurbo. Post siaj studoj ŝi havis rolojn en kabaredoj kaj revuoj kiel subreto. Inter 1947 kaj 1950 ŝi apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto), poste ŝi disidis al Kalifornio. Ŝi ofte havis rolojn antaŭ hungara publiko en San-Francisko, Novjorko, Chicago, Cleveland, Hollywood, Toronto, Vancouver, Calgary. Ŝi edziniĝis en 1956.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj (ĉiam figuranto) redakti

  • Katyi (1942) – S-ino Csóti
  • Machita (1943-44) – dancistino
  • Janika (1949) – aktorino

Fontoj redakti