Edith-Stein-Lernejo (Erfurto)

Krom Evangelisches Ratsgymnasium estas la Edith-Stein-lernejo (germane: Edith-Stein-Schule) la dua gimnazia lernejo en Erfurto (Germanujo) sub tenado eklezia. Ambaŭ situas urbokerne.

Edith-Stein-Lernejo
lernejo
Informoj
fondodato 1991
Situo
Geografia situo 50° 58′ 34″ N, 11° 2′ 14″ O (mapo)50.97611.0372Koordinatoj: 50° 58′ 34″ N, 11° 2′ 14″ O (mapo)
lando Germanio
adreso Trommsdorffstraße 26
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Edith-Stein-Lernejo (Erfurto) (Turingio)
Edith-Stein-Lernejo (Erfurto) (Turingio)
DEC
Edith-Stein-Lernejo (Erfurto)
Edith-Stein-Lernejo (Erfurto)
Edith-Stein-Lernejo (Germanio)
Edith-Stein-Lernejo (Germanio)
DEC
Edith-Stein-Lernejo
Edith-Stein-Lernejo
Map
Edith-Stein-Lernejo
vdr
ĉefa enirejo
interna korto

Historio de la knabina lernejo redakti

Knabina lernejo de la Ursulaninoj, Goeto-lernejo, POS 21 redakti

Ĝis 1939 troviĝis, sur la loko de la nuna konstruaĵo lerneja, knabina lernejo de la Ursulaninoj. Tiam la lernejo estis fermita fare de la nazioj kaj refondita poste sub la nomo de Goeto-lernejo; ĝi ekzistis ĝis 1990 kiel ŝtata lernejo. Dum la GDR-tempo la lernantoj ĝuis etendigitan instruadon de la rusa. La lernantaron oni dividis en 1974: parto restis en la dekklasa ĝeneralkleriga politeĥnika supera lernejo POS 21, dume la aliaj translokiĝis al la Lenin-lernejo (=POS 42), en nove konstruita lerneja konstruaĵo en la urbokvartalo Rieth. Specialaj klasoj kun pligrandigita lernigoferto de la rusa tiam ne plu instaliĝis.

Nova fondaĵo de la gimnazio kun reallernejo sub katolika patronado redakti

Post la ŝanĝoj politikaj deziro naskiĝis refondi la iaman lernejon de la erfurtaj ursulaninoj. Ĝi nomiĝu laŭ Edith Stein, filozofino kaj katolika monaĥino de juda deveno. En la monato oktobro de 1991 estiĝis subtenada societo. En decembro similaj societoj fondiĝis en Würzburg kaj Asindo.

Inaŭguro de la lernejo estis la 23-an de aŭgusto 1992 sub la patronado de la Apostola administrado en Erfurto kaj Meiningen, kiel la hodiaŭa episkopujo Erfurto nomiĝis pli frue. Ekde tiam pojare ĉe la plej malalta klasŝtupo formiĝas unu reallerneja klaso kaj tri gimnaziaj klasoj.

Plilarĝigo redakti

Kun la kreskanta nombro de lernejanoj kreskis ankaŭ la lerneja komplekso kaj konsistas nun el du interligitaj konstruaĵoj. En oktobro 1994 la arĥitekturburoo Kellner Kraus Stark el Darmstadt konstruigis la duan konstruaĵon [1]. La en 1996 finkonstruita nova lerneja alo gastigas la fakĉambrojn por la instruado de biologio, ĥemio, fiziko kaj muziko. Intertempe la iamaj fakĉambroj por arto alikonstruiĝis al biblioteko kun tetrinkejo. Sub la nova alo troviĝas - modele por ŝpara uzo de spaco - la sporthalo. Kiam ĝi per kurteno disiĝas en du partojn, du grupoj samtempe povas gimnastiki! Sportfestoj tamen okazadas ekstere de la urbo sur grandaj sportejoj respektive en sporthalegoj ne urbokerne situantaj.

Ŝtata agnosko redakti

Ekde majo/julio 1998 la privata lernejo estas ŝtate aprobita. Unu jaron pli malfrue la unuaj abiturientoj forlasis la klerigejon. En aŭgusto 2002 la lernejo festis la 10-an datrevenon de sia fondiĝo per multnombraj aranĝoj.

Karakterizaĵoj de la lernejo redakti

Kristanaj valoroj, postuloj redakti

La instruado havigu kristanajn valorojn. Krom matena preĝo kaj po unu diservo por monato devigaj por ĉiuj lernejanoj, estas ofertoj aldonaj kiel edifaj horoj matene, tagmeza preĝado kaj pluraj fakrondoj nedevigaj. La lernejo estas sur teritorio apartenanta al la Ursulaninoj, kun kies klostro oni kunlaboras. Ĉar ĉiujare estas pli multaj aspirantoj ol la maksimume ebla kvanto da lernantoj, antaŭ la akcepto fariĝis interparoladoj kun ĉiuj interesiĝantoj kaj ties gepatroj. Tie oni penas eltrovi la taŭgecon de la estonta lernanto. Avantaĝas, se ies fratr(in)o jam frekventis la lernejon. Tamen eklezia membreco de la lernantoj ne postuliĝas kiel premiso. Estas pagenda regula lerneja kotizo diferencigata laŭ la gepatraj salajroj kaj eventuale laŭ la nombro de la gefratoj frekventintaj aŭ frekventantaj la saman lernejon[2].

Ofertoj redakti

Religia instruado estas kaj katolika kaj evangelia. Ĝi estas deviga por ĉiuj kaj ne eblas substitui ĝin per etika instruado! La gimnazianoj komenciĝas per la angla, poste ili lernas - en la 6-a klasŝtupo - aŭ la latinan aŭ la francan. En la 9-a klasŝtupo oni povas elekti inter fokuson lingvan (latina, franca, rusa) respektive natursciencan. Por la pli grandaj ekzistas la fako Prezenti kaj formi (Darstellen und Gestalten/DuG), kie oni pli funde lernas ĉion rilate al la mondo teatra.

Alie ĉe la lernantoj negimnaziaj: ili nur havas la francan kiel duan lingvon kaj poste metilaboradon amatoran. Krome ili, kiel ankaŭ la gimnazianoj, partoprenas staĝojn en entreprenoj.

Fakrondoj redakti

Por kontentigi la hobiojn kaj diversajn krominteresojn de la lernantoj, oni instalis posttagmeze la eblecon partopreni en fakrondoj. Ilia vasta gamo plenigas kvazaŭ ĉies ŝatokupan scivolemon.

Helpaj societoj redakti

  • Freunde und Förderer der Edith-Stein-Schule e.V., Erfurt
  • Förderverein Edith-Stein-Schule Erfurt e.V., Würzburg
  • Freunde und Förderer der Edith-Stein-Schule zu Essen e.V.

Premioj redakti

  • 2008: Okupo de la 2-a rango ĉe la konkurso Lernejo de la jaro 2008, organizita fare de la eldonejo Unicum en Bochum kaj de la 1-a loko en la kategorio de Edukado al la uzo de amaskomunikiloj
  • 2012: Premio "Pro Cura Parentum 2012" aljuĝita fare de la Katolika Gepatraro de Germanujo

Ĝemellernejoj redakti

Notoj redakti

  1. Planungsbüro Kellner Kraus Stark GmbH; Edith-Stein-Schule. Arkivita el la originalo je 2014-05-14. Alirita 2013-07-11.
  2. PDF 22kB. Arkivita el la originalo je 2014-02-22. Alirita 2013-07-11.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti