Eduard Weichberger

Alexander Heinrich Wilhelm Eduard WEICHBERGER (naskiĝinta la 5-an de marto 1843 en Krauthausen, mortinta la 19-an de aŭgusto 1913 en Vajmaro) estis germana pentristo.

garbejo kun betuloj, ĉ. 1865, Urbokastela galerio

Vivo redakti

Estante filo de kavalirbienposedanto li pasigis la junulajn jarojn en Eisenach. Tie li ankaŭ sian konfirmacion.

Inter 1860 kaj 1861 li frekventis la politeknikan altlernejon de Dresdeno. Ĉar arkitekturaj studoj ne tre plaĉis, li jam post jaro malenmatrikuliĝis kaj aktivis Vajmare. Tie li estis akceptita ĉe Grandduka saksia artlernejo. Ĝis 1862 estis liaj instruistoj Arnold Böcklin kaj Franz von Lenbach, de 1862 ĝis 1868 Alexander Michelis kaj fine Max Schmidt. Interrompis la studojn pluraj studvojaĝoj al Italujo kaj la Balta Maro.

Weichberger lernis skizumadon de naturaĵoj per peniko kaj koloroj. Liaj ĉefaj motivoj estis el Turingia Arbaro, Rügen kaj Tirolo. Famis liaj arbaraj pejzaĝpentraĵoj. Posedas Klassik Stiftung Weimar plurajn verkojn de Weichberger, kelkajn bildojn, desegnaĵojn kaj kompletan skizlibron.

En januaro 1876 edzinigis li Elise Choinanus kun kiu li havis kvar infanojn. Konrad Weichberger iĝis verkisto.

Weichberger aktivis inter 1877 kaj 1906 por la Akvaforta societo de Vajmaro. Konserviĝis ne tute 29 presitaj grafikaĵoj de li. Li estis liberprofesiulo, eĉ instrustis kaj nomumiĝis en 1899 profesoro. En Oberweimar nomiĝis strato por li Weichbergerstraße.

Literaturo redakti

  • Petra Dietzel: Festschrift zum 300-jährigen Kirchenjubiläum der Kirche zu Krauthausen 1709–2009. (Hrsg.: Kirchgemeinde Krauthausen), 2009.

Eksteraj ligiloj redakti