Edwin MÜLLER, pli poste Edwin Mueller, (naskiĝinta la 2-an de decembro 1898 en Vieno, mortinta la 5-an de oktobro 1962 en Novjorko) nombriĝis inter la plej gravaj filatelistoj de Aŭstrio. Liaj verkoj koncerne poŝtmarkojn de Aŭstrio-Hungario eĉ hodiaŭ gravas. Senŝanĝite aperas liaj stampokatalogoj ĝis hodiaŭ en novaj eldonoj.

Edwin Müller
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1898 (1898-12-02)
en Vieno
Morto 4-an de oktobro 1962 (1962-10-04) (63-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj germana
Ŝtataneco UsonoAŭstrio
Okupo
Okupo filatelisto • kolektanto
vdr

Vivo redakti

Edwin Müller jam dum junulaj tagoj interesiĝis pri poŝtmarkoj. Post la Unua mondmilito, komence de la 1920-aj jaroj, li ekeldonis propran fakgazeton "Die Postmarke", kiu baldaŭ poste estis unu el la plej gravaj filatelaj fakgazetoj sur monda skalo. Tiutempe Müller dediĉis sin aparte al la esploro de la poŝtmarkoj de la Danuba monarĥio kaj estiĝis diversaj renomitaj verkoj el lia plumo. Tiam li vere eniris la parnason de la filatelistaro.

Fare de la registaro de la Republiko Aŭstrio li komisiitis pri la organizo de la Internacia filatela ekspozicio en Vieno WIPA 1933: temis pri unu el la plej grandaj filatelaj eventoj antaŭ eksplodo de la Dua mondmilito. Pro la sukcesego de WIPA la politikistoj premiis lin. Samjare li iĝis prezidanto de la ligo Fédération Internationale de la Presse Philatélique.

Post Anschluss li devis fuĝi kaj ŝanĝis la familian nomon je Mueller. La sekvantajn jarojn li daŭre okupiĝis pri filatelo kaj premierulis kiel vendisto per aŭkcio. En Novjorko li estis komercisto per poŝtmarkoj kaj fakeseisto ĝismorte.

Honoroj redakti

1927, 1932 Sieger-premio

Verkoj (elekto) redakti

  • Großes Handbuch der Abstempelungen von Altösterreich und Lombardei-Venetien, Wien 1925
  • Die Postmarken von Österreich, Wien 1927
  • Die Poststempel auf der Freimarkenausgabe 1867 von Österreich und Ungarn, Wien 1930
  • Österreich Spezial-Katalog 1850-1918, New York 1952 (dulingve)
  • Handbuch der vorphilatelistischen Poststempel Österreichs; Handbook of the Pre-Stamps Postmarks of Austria, New York 1960
  • Handbuch der Entwertungen von Österreich und Lombardei-Venetien, New York 1961 (dulingve)

Eksteraj ligiloj redakti