Ektopia gravedeco eksterendometria enplantado kaj kreskado de la embrio/feto.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
O00.– (ĉia) ektopia gravedeco (kodo "O nul nul")
O00.0 abdomena ektopia gravedeco
O00.1 ovodukta ektopia gravedeco
O00.2 ovaria ektopia gravedeco
O00.8 kroma ektopia gravedeco
O00.9 ne precizigita ektopia gravedeco
vdr

Klasifiko redakti

  • Tuba (la plej ofta, 90-95 elcento)
    • Intramura: en la parto de la tubo sekvanta la utera muro
    • istma: en la meza kaj plej mallarĝa parto de la tubo(10 elcento).
    • ampola: en la ekstera triono de la tubo: la plej ofta el ĉiuj (75 elcento)
    • infundibla: en la striaro de la tuba pavilono.
  • Tuba-ovaria
  • Ovaria,
  • Abdomena
    • primara
    • sekundara
  • Intraligamenta
  • Cervika

En la tuba-ovaria gravedeco la feta sako (fetujo) konstituiĝas parte per la tubo kaj per la ovaria histo. En la ovaria gravedeco la kreskado okazas tute en ovaria parenkimo (sekrecia histo), kvankam la ovario povas adaptiĝi pli facile ol la tubo, ofte rompiĝas frutempe. La abdomena gravedeco povas esti ĉu primare (unugrade) enplantita ĉu sekundare, tiukaze post unua enplantado en la tubo aŭ en la ovario. Lia ofteco estas 2,5 elcentoj el ĉiuj ektopiaj gravedecoj kaj estas precipe sekundara (duaperiodaj, duagradaj). La ovo plantiĝas ĉirkaŭ abdomenaj organoj kaj la placento intermetiĝas inter la intesto, la veziko, la hepato ktp. samtempe ekzistante decidua reakcio en la peritoneo. Tiuspeca gravedeco produktas ofte mortan feton (litopedion), kiu petriĝas, kalciiĝas (litopedium signifas petra bebo) aŭ maceris, sed aliakaze la feto povas supervivi ĝis la fino, kvankam tio estas tre danĝera ĉar ofte estas organa misformigo.

Ofteco redakti

Unu el 100 aŭ 200 vivaj novnaskitoj, pli ofta en multakuŝintinoj ol neakuŝintinoj.

Kaǔzaro kaj riskaro redakti

  • Kronika pelva inflamo
  • Enutera kontraǔnaskigilo
  • Sekse kontaĝebla morbo ( Klamidiozo, Gonoreo)
  • Denaska tuba/salpinga deformado
  • Malgrandiĝo de la tuba kavo per ekstera premado
  • Funkcia problemo (cilia mismovado precipe pro fumado)
  • Endometriozo
  • Uzo de profekundilo

Simptomoj redakti

  • Mallongadaŭra amenoreo
  • Nevera menstruo aŭ utera sangado kun malmulta viskoza sangoverŝado
  • Unuflanka pelva doloro
  • Abdomena kramfo
  • Kapturno kaj malforteco
  • Ŝultra, kola kaj rektuma doloroj
  • Sveno

Diagnozo redakti

La ektopia gravedeco devas esti pripensata kiel kaǔzo de abdomena doloro en ĉiu virino, kies gravedeca laboratoria testo pozitivas. La unua celo estas diagnozi la urĝeco laǔ la risko antaǔ trafi ĝuste la loko de la gravedeco.

Travagina Sonografio redakti

Sonografiaĵo montrante korbatantan embriujon en la tubo havas grandan specifecon je ektopia gravedeco.

Evoluo redakti

La ektopia gravedeco evoluas ĝis la tuba aborto aŭ la tuba rompiĝo. Unuaokaze formiĝas sekundara abdomena eksterutera gravedeco. Duakaze okazas malekstera sangado ĉu karastrofe ĉu kronikanemie.

Similŝajnaj malsanoj redakti

Kuracado redakti

Frua diagnozo permesas ĝin kuraci per Metroteksato (50 miligramoj po korpa kvadrata metro) se okazas ke:

  • Ne estas ŝoko.
  • La gravedeco mezuras malpli ol 3,5 centimetroj.
  • Estas mezurebla la gonadotropino.

Ĥirurgio: salpingektomio (forpreno de la utera tubo/salpingo).