Eléus Leonardo de Sá

Eléus Leonardo de SÁ (naskiĝis la 17-an de junio 1924) estas brazila esperantisto.

Eléus Leonardo de Sá
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1924 (1924-06-17) (99-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li alfabetiĝis en la aĝo de dek du jaroj. Aŭtodidaktike li sukcesis atingi fakultaton, kies juran kaj beletran kursojn li ne sukcesis konkludi. Kunvokita de la armeo li servis tie dum kvin jaroj; li ekssoldatiĝis kiel serĝento. Dum li estis militisto, li konatigis Esperanton per la revuo Reformador de FEB (Brazila Spirita Federacio). Li partoprenis elstare al la Esperanto-movado en Bahio.

En 1954 li fondis la Esperanto-grupon de Ilhéus.

Eléus kunlaboris kun pluraj revuoj, inkluzive Monato, eldonita en Germanio, en kies dua jaro (1981) n-ro 8, li aperas en ĝia unua kovrilo.

Sed la aferoj, kiuj plej ĝojigis lian koron estis la oportunoj prelegi esperante en Beogrado (Jugoslavio), Hord (Makedonio) kaj Lisbono (Portugalio). Egale estis vidi siajn artikolojn aperantajn en ĵurnaloj kaj revuoj en Germanio, Nederlando kaj Aŭstralio. Sammaniere, aperi en La Libro de la Jarcento, eldonita en Germanio sub la titolo La Mondo kaj Ni.

Hodiaŭ li vivas en maljunulejo en Ilhéus.