El Carracillo [elkaraZIljo] estas natura komarko de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ene de la ebenaĵo de la Tierra de Pinares, en la kadro inter la riveroj Cega (norde) kaj Pirón (sude).

Ĉefa trajto estas grava produktado de legomoj, kio estas pli ol 60% de la totalo de la rikolto en la tuta provinco Segovio.[1]

Historio redakti

La unuaj historiaj mencioj de la termino Carracillo datas de la Mezepoko, kaj ili estas rilataj kun la municipoj Vallelado kaj Samboal.[2]

Komence de la 20-a jarcento, startis en la komarko la kultivo de cikorio, profite de la sableca tereno de la areo. En la 1960-aj jaroj la kultivo de cikorio dekadencis, kaj estis iom post iom anstataŭata per aliaj legomoj.[3]

Geografio redakti

Ĉar temas pri natura komarko, ĝi ne ĝuas oficialan statuson, kaj tial ties naturaj limoj ne estas klare markitaj, sed la koncernaj loĝlokoj kunhavas komunajn kaj distingajn trajtojn. Temas pri jenaj:

Krome, oni indikas ankaŭ kiel apartenantaj al la komarko aliajn loĝlokojn kiel Samboal, Narros de Cuéllar, Fresneda de Cuéllar, Navalmanzano, Pinarejos, Remondo kaj Vallelado pro la historia rilato inter la termino Carracillo kaj la municipo. Pro tio, oni markas ankaŭ kiel apartenantaj al la komarko la membrojn de la Komunumo de Irigaciantoj de El Carracillo, nome rura komunumaro kiu enhavas la loĝlokojn de Arroyo de Cuéllar, Campo de Cuéllar, Chatún, Chañe, Fresneda de Cuéllar, Gomezserracín, Narros de Cuéllar, Remondo kaj Sanchonuño.

Notoj redakti

  1. Segovia García, p. 32.
  2. Segovia García, p. 14.
  3. El Norte de Castilla (30a de junio 2006). «La huerta de El Carracillo». Arkivita el la originalo la 7an de Januaro 2010. Konsultita la 4an de Januaro 2010.

Bibliografio redakti

  • Diego Conte Bragado kaj María del Mar García Martín, kun Antonio Linage Conde, Ignacio Sanz Martín kaj Mayte Ferreiro (2007). Cuaderno de Viaje. Honorse Tierra de Pinares.
  • Olga Segovia García (2003). Producción y transformación de hortalizas en la zona de influencia de Cuéllar. Colección Becas de Investigación “Caja Segovia”. ISBN 84-96145-13-1.

Koordinatoj: 41° 18′ 21.73″ N 4° 22′ 57.05″ U / 41.3060361 °N, 4.3825139 °U / 41.3060361; -4.3825139 (mapo)