El sisma zono estas la unua poemkolekto de Mikaelo Giŝpling en kiu li prikantas plej diversajn temojn de la postkomunisma Soveta Unio: naturo, famaj verkistoj aŭ literaturaĵoj, morto, homaj sentoj, milito, infanaĝo, amikeco, perdita amo, eĉ Esperanto. Li mem ilustras sian poemaron jene:

El sisma zono
El sisma zono
El sisma zono
Aŭtoro Miĥael Giŝpling
Eldonjaro 1994
Urbo Antverpeno
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
Paĝoj 112
ISBN 9071205568
vdr
Citaĵo
 Tiu ĉi libreto entenas la poemojn kaj kantojn, kiujn mi sendadis al miaj nederlandaj geamikoj Hein kaj Miep Wernik. Mi dirus, ke la versaĵoj estas mia kontribuo al la sincera skriba dialogo, kiu daŭras inter ni dum la lastaj jaroj. Ĝi ampleksis diversajn flankojn de la vivo, sed iom post iom apud temoj pri personaj travivaĵoj kaj sentoj komencis aperi temoj pli aktualaj - almenaŭ por ekssovetianoj. 

En enkonduka antaŭparolo William Auld komentis pri la poemaro per la jenaj vortoj:

Citaĵo
 Mi timas registri mian admiregon. 

La poemaro aperis kiel n-ro 19 en la Serio Stafeto kaj estas menciita de William Auld en lia Baza legolisto.

Eksteraj ligiloj redakti