Distrikto Elbe-Elster

Distrikto en Brandenburgo
(Alidirektita el Elbe-Elster)
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Herzberg (Elster)
Areo: 1 889 km²
Loĝantoj: 100 902
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 57 po km²
Aŭtokodo: EE
Municipokodo: 12062
Komunumoj: 33
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Elbe-Elster (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Herzberg (Elster) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 889,36 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 100 902 homoj; do meznombre 66 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Elbe-Elster estas signita per 3.

Najbaraj distriktoj estas norde Teltow-Fläming (13) kaj Dahme-Spreewald (2), oriente Oberspreewald-Lausitz (7), la saksaj distriktoj Riesa-Großenhain en la sudo kaj en la okcidento Torgau-Oschatz plus la saksianhalta distrikto Wittenberg.

La distrikta nomo aludas al la du riveroj Elbo kaj Nigra Elster, kiuj trafluas la teritorion.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 33 komunumoj, el inter ili 11 kun urbaj rajtoj. 22 el ili organiziĝas en kvin komunumaroj, kaj aldonaj dek urbaj kaj unu neurba komunumoj estas sen aparteno al komunumaro.

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[1]

Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro

  1. Bad Liebenwerda (9284)
  2. Doberlug-Kirchhain (9032)
  3. Elsterwerda (7792)
  4. Falkenberg (Elster) (6263)
  5. Finsterwalde (15 968)
  6. Herzberg (Elster) (8731)
  7. Mühlberg (Elbo) (3514)
  8. Schlieben ¹ (2397)
  9. Schönewalde (3004)
  10. Sonnewalde (3169)
  11. Uebigau-Wahrenbrück (5159)

Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro

  1. Röderland (3746)

Komunumaroj kaj membraj komunumoj
(administra centro *)

1 Elsterland (4416)

  1. Heideland (465)
  2. Rückersdorf (1359)
  3. Schilda (427)
  4. Schönborn * (1483)
  5. Tröbitz (682)

2 Kleine Elster (Niederlausitz) (5338)

  1. Crinitz (1149)
  2. Lichterfeld-Schacksdorf (940)
  3. Massen-Niederlausitz * (1868)
  4. Sallgast (1381)

3 Plessa (5973)

  1. Gorden-Staupitz (919)
  2. Hohenleipisch (2005)
  3. Plessa * (2564)
  4. Schraden (485)

4 Schlieben (5179)

  1. Fichtwald (599)
  2. Hohenbucko (615)
  3. Kremitzaue (775)
  4. Lebusa (793)
  5. Schlieben, urbo * (2397)

5 Schradenland (4334)

  1. Gröden * (1326)
  2. Großthiemig (1014)
  3. Hirschfeld (1193)
  4. Merzdorf (801)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti