Distrikto Wittenberg
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Saksio-Anhalto |
Administra sidejo: | Wittenberg |
Areo: | 1 930,31 km² |
Loĝantoj: | 123 888 (fine de 2022) |
Loĝdenso: | 67 |
Aŭtokodo: | WB |
Oficiala kodo: | 15091 |
NUTS-kodo: | DEE0E |
Komunumoj: | 9 |
Adreso: | Breitscheidstraße 3 06886 Lutherstadt Wittenberg |
Retejo: | www.landkreis-wittenberg.de |
Situo ene de Saksio-Anhalto | |
Skema mapo de la komunumoj | |
La distrikto Wittenberg (germane Landkreis Wittenberg [LANTkrajs VItnberk]) situas en la oriento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Wittenberg. La distrikto kovras areon de 1 930 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 123 888 loĝantojn.
Najbaraj distriktoj estas norde Potsdam-Mittelmark kaj Teltow-Fläming de Brandenburgio, oriente Elbe-Elster same de Brandenburgio, sude distrikto Norda Saksio de Saksio, kaj okcidente Anhalt-Bitterfeld kaj la eksterdistrikta urbo Dessau-Roßlau. La 1-an de julio 2007 la distrikto cetere ampleksiĝis je la du komunumaroj Coswig (ekde 2010 la urbo Coswig) kaj Wörlitzer Winkel (ekde 2011 la urbo Oranienbaum-Wörlitz) el la tiam malfondinta distrikto Anhalt-Zerbst.