Elefter Luarsaboviĉ Andronikaŝvili

Elefter Luarsaboviĉ ANDRONIKAŜVILI (ruse Элевтер Луарсабович Андроникашвили, kartvele ელეფთერ ლუარსაბის ძე ანდრონიკაშვილი, Elepter Luarsabis dse Andronikaschwili; naskiĝis la 12-an de decembro[jul.]/ 25-an de decembro 1910[greg.], mortis la 9-an de septembro 1989) estis kartvela eksperimentisto pri fiziko de malaltaj temperaturoj (suprakonduktiveco, suprafluideco), frato de literaturisto Iraklij Luarsaboviĉ Andronikov.

Elefter Luarsaboviĉ Andronikaŝvili
Persona informo
ელეფთერ ანდრონიკაშვილი
Naskiĝo 12-an de decembro 1910 (1910-12-12)
en Sankt-Peterburgo
Morto 9-an de septembro 1989 (1989-09-09) (78-jaraĝa)
en Tbiliso
Tombo Didube Pantheon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj kartvelarusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Sankt-Peterburga Politeknika Universitato Petro la Granda Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Louarsab Nikolaïevitch Andronikov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Fiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1932 li finis politeknikumon en Leningrado, inter 1935-1940 li prelegis en universitato en Tbilisi, en la jaroj 1940-1948 li laboris en Moskvo ĉe eksperimentoj pri fluida heliumo, ekde 1948 denove en Tbilisi kiel universitata profesoro, ekde 1951 kiel direktoro de Fizika Instituto de Kartvela Akademio de sciencoj. Li okupiĝis pri la fiziko de malaltaj temperaturoj, pri kosma radiado, pri nuklea tekniko, biofiziko kaj kvanta hidrodinamiko.

Pri sia vivo kaj laboro li verkis ruslingvan libron Rememoroj pri la fluida heliumo, kie li priskribis sian kunlaboron kun multaj gravaj sciencistoj, kinter ili Petr Leonidoviĉ Kapica kaj Lev Davidoviĉ Landau. La libro per populara formo priskribas laboron de sciencistoj inkluzive de iliaj reciprokaj homaj rilatoj, kvereloj, amikecoj, ŝercoj, ĝi estas interesa enrigardo en la „kuirejon“ de esploraj institutoj, kiujn la ĝenerala publiko ordinare ne konas.

Verkoj

redakti
  • Vospominanija o ĵidkom gelii (Rememoroj pri la fluida heliumo)