Elias Álvares Lôbo

Elias Álvares Lôbo (naskiĝinta la 9-an de aŭgusto 1834 en Itu; mortinta la 15-an de decembro 1901 en San-Paŭlo) estis brazila komponisto. Krom du operoj kaj pluraj mesoj Lôbo komponis precipe simplan distran muzikon, baziĝantan sur hispanaj, portugalaj aŭ kreolaj popolaj melodioj.

Elias Álvares Lôbo
(1834-1901)
Brazila erudicia muzikisto kaj komponisto
Brazila erudicia muzikisto kaj komponisto
Persona informo
Naskiĝo 9-a de aŭgusto1834
en Itu, Ŝtato San-Paŭlo,  Brazilo
Morto 15-a de decembro 1901
en San-Paŭlo,  Brazilo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Teatro São Pedro de Alcântara
Profesio
Okupo komponisto vd
Laborkampo muziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lôbo laboris komence kiel kapelmajstro en sia naskiĝurbo. Poste li iris al Rio-de-Ĵanejro. Tie la imperiestra kapelo prezentis lian meson Missa a São Pedro de Alcântara, en 1858 dediĉita al imperiestro Petro la 2-a. En 1860 la Teatro São Pedro de Alcântara prezentis lian operon A Noite de São João laŭ libreto de José Martiniano de Alencar, kiu validas kiel unua opero de komponisto naskiĝinta en Brazilo. En la jaro 1876 aperis lia traktaĵo Método de música. En 1884 li iris al São Paulo, kie li instruis ĉe diversaj lernejoj kaj profesoriĝis en 1890 ĉe la Escola Normal de São Paulo.

Verkoj redakti

  • Missa n-ro 1 (1855)
  • Missa de Nossa Senhora do Carmo (1856)
  • Missa do Espirito Santo (1857)
  • A Noite de São João (1858), opero
  • Missa de São Pedro de Alcântara (1858)
  • A Louca (1861), Oper
  • Missa para a igreja da Ordem Terceira do Carmo (1864)
  • Missa n-ro (1867)
  • Semana Santa (1872)
  • Missa do Senhor do Bom Jesus (1874)
  • Missa n-ro (1876)
  • Missa n-ro (1876)