Felipe Elias Montalto estis portugala juddevena kuracisto kiu vivis en Italio kaj Francio. Li iĝis persona kuracisto de Maria de Mediĉo kaj instruisto de Joseph Solomon Delmedigo (1591-1655).

Philothei Eliani Montalto
(1567-1616)
"Optica intra philosophiae, et medicinae aream, de visu, de visus organo, et obiecto theoriam accurate complectens" verko de Filipo Montalto, eldonita en 1606.
"Optica intra philosophiae, et medicinae aream, de visu, de visus organo, et obiecto theoriam accurate complectens" verko de Filipo Montalto, eldonita en 1606.
Persona informo
Elías Montalto
Naskiĝo 6-an de oktobro 1567
en Castelo Branco, Portugalio
Morto 19-an de decembro 1616
en Turo, Francio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Salamanko
Profesio
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filipo Rodrigues Montalto estis naskita en Castelo Branco, verŝajne en septembro 1567, filo de António Aires, apotekisto, kaj Catarina Aires, juda familio, estinte baptita la 6-an de oktobro en tiu jaro, en la Preĝejo de Santa Maria do Castelo, estinte pro tio "Nova Kristano", liaj gebaptopatroj estis Manuel Viegas kaj Guiomar Henriques.[1]

Li estis la pranevo de Amato Lusitano, laŭ la patrina flanko. En la Universitato de Salamanko, li studis filozofion kaj medicinon, kie li gradiĝis en novembro 1588. Li edziĝis kun Jerónima da Fonseca, ankaŭ Novkristanino, en Castelo Branco, filino de Lopo da Fonseca, kuracisto, kaj Beatriz Henriques, havante la geedziĝo estinta benita kun la naskiĝo de kvin infanoj, Rafael, António, Moisés, kaj du ĝemeloj, kiuj mortis en infanaĝo.

"Archipatologia" verko de Filoteo Eliani Montalto, eldonita en 1614.

Skuita per la persekuto de la Inkvizicio, li forlasis la Portugalion ĉe la fino de la 16-a jarcento, ekloĝante en Livorno, Italio, ĉirkaŭ 1598. Filipo Montalto ŝanĝis sian nomon al Filotheu Eliau Montalto, ankaŭ uzante Elias Luna Montalto, lia edzino al Raquel da Fonseca kaj ilia filo António, al Isaak.

Li estis kuracisto de la grandduko Ferdinando la 1-a de Florenco (1549-1609), onklo de Maria de Mediĉo, Reĝino de Francio. En 1606, Felipe Montalto estis vokita al Parizo, certe per rekomendo de la grandduko, ĉar Leonora Galgac, domservistino de Maria de Mediĉo, estis tre malsana.

Aliaj kuracistoj jam estis traktinta ŝin, sen rezultoj, kaj Filipo Montalto resanigis ŝin, atinginte grandan sukceson. La reĝino provas igi lin resti kiel kortega kuracisto, sed Henriko la 4-a ne permesis tion, ĉar Filipo Montalto praktikis judismon. Li revenis al Italio, kaj iom da tempo poste li ekloĝis en Venecio, kie li publikigis la verkon "Optica intra philosophiæ".

La 16-an de majo 1610, Henriko la 4-a mortis, sekvita de sia filo Ludoviko la 13-a, kiu estis 9 jaraĝa, do Maria de Médicis ekregas la Regnon, kaj baldaŭ poste, ŝi invitis Filipo Montalto'n por esti ŝia persona kuracisto. Tiu ĉi akceptis la postenon kun la postulo ke li povas libere praktiki la judan religion, kondiĉo kiu havis la antaŭan rajtigon de papo la Paŭlo la 5-a. En la aŭtuno de 1612, Filipo Montalto iris al Parizo.

Li estis pruvita kaj sindonema praktikanto de la religio, kiun li konfesis, rimarkante, ke li ne ricevis monon sabate, kiam la malsanuloj bezonis lian helpon.

En novembro 1615, okazis en Bordozo la reĝaj geedziĝoj de Ludoviko la 13-a kun Ana de Aŭstrio, filino de Filipo la 3-a, el Hispanio, kaj de Izabel de Bourbon kun la estonta Filipo la 4-a, de Hispanio, tiel ke li akompanis Maria de Médiĉo integrinte la akompanantaron de la Kortumo.

La jaro 1616 komenciĝis per tre severa vintro, kaj reveninte al Parizo, pro la tre malvarma vetero, Filipo Montalto malsaniĝis kaj subite mortis en Turo, la 19-an de februaro 1616. Per eksplicita ordono de Maria de Médicis, la korpo de Filipo Montalto estis balzamigita kaj transportita el Nanto ĝis Amsterdamo (Nederlando), kie li estas entombigita en la portugala juda tombejo de "Oudekerk".

Li ĝuis grandan reputacion kaj famon, estinte altagrade respektata kaj konsiderita de liaj kolegoj. Restas la dubo, ĉu li instruis en la Universitatoj de Bolonjo, Mesino, Pizo, Padovo kaj Romo, estas tamen konate, ke la grandduko Ferdinando la 1-a proponis al li la katedron de Medicino ĉe la Universitato de Pizo.

El la libroj, kiujn li skribis, elstaras inter ili "Archipathologia", publikigita en Liono en 1614, kaj dediĉita al Maria de Mediĉo. Tiu ĉi verko, kiu estas la unua verkita de portugala kuracisto pri Psikiatrio, igas lin esti konsiderata, en certa maniero, la antaŭulo de Psikiatrio en Portugalio, malgraŭ esti praktikinta medicinon ekster la lando, estante, ankaŭ, laŭ la opinio de la germanaj historiistoj unu el la grandaj antaŭuloj de psikiatrio, neŭrologio kaj psikologio.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti