Menasseh Ben Israel

Menasseh Ben Israel estis franca erudiciulo, teologo, rabeno, diplomato, verkisto kaj filozofo. Li estis la publikigisto kaj presisto de unu el la unuaj presejoj en Amsterdamo, en 1626.[1]

Manoel Dias Soeiro
(1604-1657)
"La Paciganto", verko de Menasseh Ben Israel, eldonita en 1632, en Frankfurto,
"La Paciganto", verko de Menasseh Ben Israel, eldonita en 1632, en Frankfurto,
Persona informo
Naskiĝo 1604
en La Rochelle, Francio
Morto 20-an de novembro 1657
en Midelburgo, Nederlando
Tombo Ouderkerk aan de Amstel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judismo vd
Lingvoj hebrealatinahispana vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Reĝlando Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Menasseh Ben Israel
Profesio
Okupo filozofo
rabeno
diplomato
verkisto
eldonisto
presisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Biblia kritiko, historio de Judoj, Juda filozofio kaj judismo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Menasseh ben Israel estis unu el la grandaj figuroj de la sefardaj judoj kiuj venis al Nederlando kaj malfermis novajn mondojn por granda nombro da senhejmaj rifuĝintoj el la keloj de la Inkvizicio kaj similaj institucioj de la malluma Mezepoko.

Biografio

redakti

Lia patro trifoje eskapis el la morto en Lisbono, Portugalio. Malriĉa kaj rompita en korpo kaj spirito, li ekloĝis en Amsterdamo kaj komencis vivon novan. Lia filo Menasseh, al kiu li donis la plej bonan eblan edukon en la sefarda tradicio, estis destinita ludi gravan rolon kaj kiel verkinto de religiaj verkoj kaj kiel reprezentanto de sia popolo.

Menasseh studis sub Chacham Isaac Uziel (1600-1622) en la lastatempe establita Jeŝivo en Amsterdamo kaj elstaris en siaj talmudaj studoj kaj je sia profunda scio pri la Biblio. En la mirige juna aĝo de 18 jaroj li estis nomumita por la Rabena Konsilio de Amsterdamo, konsistante el kvar membroj. Talenta oratoro kaj bone sperta pri sekulara scio kaj kulturo, Menasseh baldaŭ estis la plej populara predikisto en la nova monda centro de la sefardita judismo.

 
Bildo de Menasseh Ben Israel.

Lia famo kiel akademiulo kaj kiel eksperto pri ĉiuj aferoj de lernado kaj scienco disvastiĝis tre for el Nederlando. Kelkaj el la plej grandaj akademiuloj de la mondo serĉis lian amikecon kaj konsilon. La Reĝino de Svedio, Kristina (la filino de Gustavo Adolfo), la farbisto Rembrandt kaj la ŝtatestro kaj filozofo Hugo Grotius, estis inter liaj ne-judaj korespondantoj kaj amikaro. Tamen, kun sia tuta sekulara scio kaj famo, Menasseh ben Israel dediĉis la plej grandan parton de sia tempo kaj intereso al judaj studoj kaj al la defendo de la Biblio kontraŭ multaj kritikistoj.

Tiel kiel sia malproksima parenco, rabeno Isaac Abarbanel (1437-1508), li skribis kvarvoluman verkon en kiu li refutis la atakojn interne kaj ekstere, kaj klarigis ĉiujn miskomprenojn kaŭzitajn de la tielnomitaj "Bibliaj kritikistoj".

Menasseh verkis multajn aliajn memorandojn por la defendo de la principoj de la juda kredo, kiel ekzemple la resurekto de la mortintoj kaj la dia origino kaj naturo de la animo, ĉio enhavita en sia libro nomita "Nishmath Chaim." Lia ĝisfunda scio pri Kabalo helpis lin ankaŭ reaserti la kredon je la alveno de la Mesio.

Malriĉeco igis Menasseh ben Israel turni sian atenton almenaŭ provizore al la praktika komerco. Li establis la unuan hebrean presejon en Nederlando, kaj estis la patro de la granda presado kaj eldontradicio de Amsterdamo, el kiu li devenis kelkajn el la plej bonaj eldonoj de la Tanach, la Talmudo, kaj multaj aliaj gravaj volumoj de la hebrea literaturo.

Kvankam tio poste iĝis flora komerco, ĝi ne sufiĉis, dum la tempo de Menasseh ben Israel, por helpi lin subteni sian familion. Li do planis elmigri al Brazilo por trovi novan hejmon en tiu malproksima parto de la mondo. Li eble vizitis la ĉefurbon de la nederlanda kolonio de Recife, sed ne translokiĝis tien.

Feliĉe, la Judoj de Amsterdamo tiam rimarkis lian valoron, kaj ne lasis lin foriri. Sub la gvidado de la riĉa Mahano[2] Abraham Israel Pereira (floris 1644-1699), li kolektis financon kaj igis la pozicion de Menasseh ben Israel adekvata fonto de subteno por li kaj lia familio.

Ĉi tiu investo donis bonajn rezultojn. Ĉar Menasseh konkeris siajn plej grandajn meritojn kiel proparolanto de siaj judaj fratoj. Li uzis sian amikecon kun reĝino Kristina por instigi ŝin konsideri la malfermon de Skandinavio kiel rifuĝejon por la miloj da judaj rifuĝintoj kiuj daŭre vagadis el unu lando al alia, pelitaj de loko al loko, senigitaj je siaj lastaj havaĵoj fare de avidaj regantoj kaj iliaj ankoraŭ pli avidaj regatoj.

Li preskaŭ sukcesis, kiam Kristina abdikis de la trono. Tamen Menasseh ben Israel ne forlasis sian esperon havigi novajn rifuĝejojn por siaj fratoj. Lia atento nun centris sur Anglio kie la puritanoj havis bonan konduton kaj montris amikecon direkte al la judoj.

La tempo estis matura por la reakcepto de la judoj al Britio, el kie ili estis forpelitaj en 1290. En 1650 Menasseh sendis peticion al la angla parlamento por oficiale doni la readcepton de judoj. Li dediĉis al ĝi sian manuskripton nomitan "La Espero de Israelo". Menasseh esprimis la deziron viziti Anglion kaj defendi persone la aferon de la judoj. Ĉi tiu permeso estis donita al li; sed la ekapero de malamikecoj inter Anglio kaj Nederlando prokrastis lian vojaĝon al Britio dum pli ol kvin jaroj.

En oktobro 1655, Menasseh ben Israel alteriĝis en Londono. Post sia alveno li prezentis al Oliver Cromwell, tiam la fortulo de Anglio, memorandon, en kiu li refutis la antaŭjuĝojn kontraŭ la judoj kaj montris la avantaĝojn, kiujn Anglio povas akiri per donado de permeso por reloĝiĝi en Anglio kaj vivi laŭ la ordonoj de ilia religio. Cromwell varme sponsoris ĉi tiun peticion, sed la brita pastraro kaj la riĉaj komercistoj, kiuj timis konkuradon, faris ĉion kion ili povis por malhelpi ĝian realigon.

Por liberigi siajn fratojn el la inundo de malveraj akuzoj alportitaj de iliaj malamikoj, Menasseh ben Israel verkis sian faman "Savon de la Judoj", en kiu li laŭdis la fidon kaj kuraĝon de la juda popolo dum ilia historio; la granda nombro da judaj martiroj, kiuj mortis pro la gloro de Dio ekde kiam la judoj komencis sian migradon en la diasporo, estis plej bona pruvo por tio, Menase skribis.

Menasseh ben Israel fine sukcesis. Cromwell donis al multaj individuaj judoj la rajton ekloĝi en Londono. Menasseh mem estis honorita de la Brita Protektanto kaj forsendita kun adiaŭa donaco de ĉiujara stipendio de 100 Sterlingaj funtoj. Tamen, survoje reen al Amsterdamo, tiu granda defendanto de la juda kredo kaj la juda popolo mortis. Li estis enterigita ĉe la juda tombejo en Amsterdamo.

Verkaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Chabad.org
  2. Mahano: konvertita judo.