João Rodriguez de Castelo Branco (1511–1568) (naskiĝis en Castelo Branco, 1511 - mortis en Tesaloniko, en la 21-a de januaro 1568) estis portugala kuracisto, botanikisito, anatomo, kirurgo, humanisto, historiisto kaj profesoro pri Anatomio kaj Botaniko de la Universitato de Ferrara.

Amatus Lusitanus
(1511–1568)
Dioscorides Enarrationes ... 1536
Dioscorides Enarrationes ... 1536
Persona informo
João Rodrigues de Castelo Branco
Naskiĝo 1511
en Castelo Branco  Portugalio
Morto 21-a de januaro 1568
en Tesaloniko  Grekio
Lingvoj latina vd
Loĝloko Dubrovnik vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Salamanko
Universitato de Ferrara
Profesio
Alia nomo Amatus Lusitanus • Dilectus Lusitanus vd
Okupo kuracistobotanikisto • anatomo vd
Aktiva en Italio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amato Luzitano estis la unua kiu science studis la iberian plantaron, kontribuante kun la Biologio, Farmakologio kaj medicina botaniko. Pioniro ĉe la klinika metodo pri seksologio li detale priskribis la generajn organojn kaj viran kaj inan; la reproduktadon en ties malsamaj aspektoj: gravedeco, nasko kaj aborto krom la plej oftaj malsanoj de graveduloj; kelkaj veneraj malsanoj kaj ties terapeŭtiko; kaj kazoj je maldifino de la seksa vivado kaj kun ties fizika naturo kaj emocie.

Biografio redakti

Li studis en la Universitato de Salamanko, sed reiris al Portugalio en 1529. Ĉar li estis judo, li estis malpermesata eniri en Portugalion kaŭze de la persekutoj fare de la Inkvizicio, do li decidis vojaĝi al Antverpeno (1534), kie li publikigis sian unuan libron "Index Dioscoridis" (1536). En tiu urbo li je la unua fojo adoptis la nomon Amato Luzitano, per kiu li eksubskribis sian verkaron.

Same kiel Herofilo (335 a.K. - 280 a.K.)[1], Galeno, Miguel Servet, Realdo Kolombo (1516-1559)[2] kaj Vilhelmo Harvej li famiĝis kiel esploristo pri la sangocirkulado. Oni ankaŭ akceptas ke li malkovris la funkciojn de la valvoloj en la sangocirkulado. Antaŭ ol establiĝi en Ferrara, li travojaĝis la Eŭropon. Herkulo la 2-a lin nomumis por la katedro de Anatomio kaj Botaniko en la Universitato de Ferrara, kiel asistanto de Giambattista Kanano (1515-1579)[3]. Kelkatempe li aktivis serve de la papo Julio la 3-a kaj okaze de la pontifikeco de Paŭlo la 4-a, persekuto komenciĝis al la hebreoj en Italio. Luzitano fuĝis unue al Ragusa, poste al Grekio, establiĝante en Tesaloniko, kiu estis parto de la otomana imperio kaj kien alsvarmis granda hebrea komuneco.

Verkoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj

Referencoj redakti