Herofilo de Kalcedono

helena kuracisto
(Alidirektita el Herofilo de Kalcedonio)

Herofilo de Kalcedono (antikve-greke Ἡρόφῐλος τῆς Χαλκηδόνας, Hērófilos tēs Ĥalkēdónas, 335 a. K. - 280 a. K.) estis greka kuracisto kaj unua anatomo en la historio de medicino.

Herofilo de Kalcedono
Omaĝo de la Universitato de Zaragozo al Herofilo
Omaĝo de la Universitato de Zaragozo
al Herofilo
Persona informo
Naskonomo Ηρόφιλος της Χαλκηδόνας
Naskiĝo 335 a. K.
en Kalcedono, Bitinio (hodiaŭ Turkio)
Morto 280 a. K.
en Aleksandrio, Egiptio
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo kuracistoginekologo • anatomo
vdr

Vivo redakti

 
Herofilo (dekstre) instruante Anatomion, 1906, de Veloso Salgado (Universidade Nova de Lisboa, Lisbono).

Herofilo naskiĝis en Kalcedono, sed transloĝis al Aleksandrio, kaj tie vivis plejparto de sia vivo. Li estis lernanto de greka kuracisto Praksagoro de Kos, kiu plej eble estis samtempulo de Diokleso de Karisto (375 a. K. - 295 a. K.) kaj disĉiplo de Hipokrato.

Kune kun Erasistrato de Keo, Herofilo fondis la unuan medicinan lernejon en Aleksandrio, Egiptio.

Verko redakti

Herofilo estis unu el la unuaj kiuj dissekcis kaj esploris homkadavron kaj Ptolemeo la 1-a estis lia granda patrono. Li estis samtempulo de Eŭklido kaj Ktesibios.[1]. Li diferencigis la cerbon elde la cerbeto, priskribis la meningojn, la kvaran ventriklon, kaj krom aliajn organojn, la ovarion, kiun li alnomis "virinan testiklon", kies termo estis same uzata de Vesalio en la dua eldono de lia verko "De humani corporis fabrica", en 1555.[2]. Herofilo estas konsiderata la patro de la Scienca Anatomio kaj Erasistrato, lia disĉiplo, la unua eksperimenta fiziologo.

Herofilo estis aŭtoro de minimume naŭ libroj variantaj inter titolo "Pri la pulsoj", en kiu li esploris la koran sangofluon tra la arterioj, ĝis lia libro titolita "Obstetriko", en kiu li diskutis pri la tempodaŭro kaj fazoj de nasko. Li estis la unua kiu plenumis homdissekciojn kaj eĉ vivisekcion, ofte publike, tiel ke li povis klarigi tion, kion li faras al la ĉeestantaro. Dissekcio de homkadavroj estis malpermesata tiuepoke en multaj lokoj de la mondo, escepte de Aleksandrio. Aŭlo Kornelio Celso en sia verko "De Medicina" kaj la religia estro Tertuliano asertas ke Herofilo vivisekcis almenaŭ 600 vivajn militarestitojn. Lia verkaro perdiĝis sed li ofte estas menciita de Klaŭdo Galeno dum la 1-a jarcento.

Verkaro redakti

  • Pri pulsoj[3]
  • Pri dissekcoj
  • Pri obstetriko
  • Pri la okuloj[4]
  • Pri la cerbo[5]
  • Ophthalmicus, menciita de la papo Silvestro la 2-a, kiu laŭdire, havis latinan kopion faritan de Demosteno, kaj kies verko estas konservita el la itala urbo Bobbio.[6]

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti