Malfermi la ĉefan menuon


Praksagoro de Kos (greke: Πραξαγόρας ὁ Κῷος) (340 a. K. - 280 a. K.) estis greka kuracisto kaj Klaŭdo Galeno (121-216) lin rigardis kiel tre influa figuro en la Medicino de la antikva Grekio. Li naskiĝis surla insulo Kos kaj estis filo kaj nevo de kuracistoj[1]. Malmultaj el lia verkaro supervivis ĝis niaj tagoj. Kelkaj historiistoj asertas ke li estis patro de la poeto Teokrito, sed plej probable la patro de la poeto estis tiama homonimo.

Praksagoro de Kos
Asklepio, heroo kaj dio de la Medicino, el kiu Praksagoro de Kos devenas
Asklepio, heroo kaj dio de la Medicino, el kiu Praksagoro de Kos devenas
Persona informo
Naskiĝo
en Kos
Morto
Profesio
Profesio kuracisto
Information icon.svg
vdr

Estas evidente ke Praksagoro verkis plurajn traktatojn, ĉefe iu verko titolita Φυσικά (Fiziko) konsistante je minimume du libroj, kiu supozeble traktis pri natursciencoj. Alia verko pri anatomio konsistis je pli ol unu libro kaj alia pri eksterlandaj malsanoj konsistis je minimume du libroj. Kvankam neniu el ili supervivis, tre eble ili ankoraŭ ekzistis dum la epoko de Klaŭdo Galeno.

Iom da historioRedakti

Antaŭ ol la morto de Hipokrato de Kos (460 a. K. - 377 a. K.) kaj la fondiĝo de la lernejo en Aleksandrio, Egiptio, la greka medicino estis nur ia periodo da spekulacio, kaj tio portis malmultajn avancojn. Tiuepoke, kvar homoj reliefiĝis en la hipokrata lernejo kaj iom avancis en la anatomi-kampo, t. e., Dioklo de Karisto, Herofilo de Kalcedonio (335 a. K. - 280 a. K.), Erasistrato de Keo kaj Praksagoro de Kos mem.

Praksagoro adoptis ian variaĵon pri la teorio de la kvar humuroj de Hipokrato, tamen, anstataŭ kvar (sango, muko, flava kaj nigra galoj), li priskribis dekunu malsamajn humurojn. Tiel kiel aliaj grekaj kuracistoj, li kredis ke sano kaj malsano estas kontrolitaj de la ekvilibro kaj malekvilibro de ĉi tiuj humuroj. Li konsideris ke la digestado estis speco de putriĝomalkomponiĝado, kaj tia koncepto estis akceptita ĝis la 19-a jarcento.

Praksagoro estis ankaŭ tre influa ĉefe en la aleksandria lernejo. Post la morto de Aleksandro la Granda, Egiptio falis en la manojn de la generalo Ptolomeo la 1-a (367 a. K. - 283 a. K.), kiu fondis modernan universitaton kaj la unuan medicinan lernejon en la antikveco. La disekciado de homkadavroj jam estis permesita, kaj kvankam la biblioteko estus estonte detruita, la arabaj tradukistoj de la sekvantaj jaroj sukcesis ŝpari plurajn verkojn de tiu lernejo.

Ksenofono kaj Herofilo de Kalcedonio estis disĉiploj de Praksagoro de Kos. Praksagoro de Kos, la juna, estis same disĉiplo de Erasistrato de Keo[2].

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti