Erasistrato de Keo

Erasistrato de Keo (antikve-greke Ἐρασίστρατος Κέας, 303 a. K. - 249 a. K.) estis greka anatomo kaj reĝa kuracisto en la kortego de Seleŭko Nikatoro, kie li akiris grandan reputacion, pro tio ke li malkovris la malsanon de Antioko la 1-a Sotero (324 a. K. - 261 a. K.), pli maljuna filo de la reĝo. Kune kun sia amiko kaj kuracisto Herofilo de Kalcedono (335 a. K. - 280 a. K.), li fondis lernejon pri anatomio en Aleksandrio, tie kie ili efektivigis anatomiajn esplorojn. Oni kreditas al li la priskribadon de la korvalvoj, kaj li same konkludis ke la koro ne estas la centro de la sensacioj, sed, kontraŭe, ĝi funkcias kiel pumpilo.

Erasistrato de Keo
(303 a. K. - 249 a. K.)
la greka kuracisto malkovras ke Antioko estis enamiĝinta al sia duonpatrino Stratonice
la greka kuracisto malkovras ke Antioko estis enamiĝinta al sia duonpatrino Stratonice
Persona informo
Naskiĝo 303 a. K.
en Kea  Grekio
Morto 249 a. K.
en Samoso,  Grekio
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Iulis
Okupo
Okupo kuracisto • anatomo
vdr

Erasistrato estas unu el la unuaj distingi inter vejnoj disde la arterioj. Li kredis ke la arterioj estis aerplenaj kaj ke ĝi enportas la "bestan spiriton" aŭ pneŭmo. Li same konsideris ke la atomoj estas esencaj korpelementoj kaj li kredis ke ili estas potencigitaj de la pneŭmo cirkulantaj tra la nervoj. Li same disvastigis ke la nervoj movigas la sensoran spiriton en la cerbo. Oni same kreditas al li unu el la unuaj priskriboj pri la cerebrum kaj la cerebellum.

Biografio redakti

Oni kredas ke li devenas el familio de doktoroj, kvankam Plinio (23-79) asertas ke li estas nevo de Aristotelo pere de lia filino Pythias. Laŭ Suido, li estis filo de Cretoxena, fratino de la kuracisto Medius, kaj ŝia edzo Cleombrotus. Erasistrato same estis disĉiplo de Krizipo de Knido[1][2], Metrodoro de Lampsako (331 a. K. - 278 a. K.) kaj ŝajne Teofrasto.

Erasistrato fariĝis notinda pro sia amikrilatoj kun la jam maljuna reĝo Seleŭko, kiu edziĝis al juna virino nomata Stratonice[3]. Ŝi estis tiel bela ke Antioko forte enamiĝis al ŝi. Ĉar Stratonice estis lia duonpatrino, Antioko provis kaŝi sian pasion kaj silente suferis. La tiutempaj kuracistoj ne kapablis determini la kaŭzon pri la malsano de Antioko. Eĉ Erasistrato mem trovis neniam problemon pri la sano de Antioko ĝis kiam li rimarkis ke tiam kiam Stratonice eniradis en la ĉambron, la haŭto de Antioko fariĝis pli varma, lia koloro plifortiĝis kaj lia pulso pliakceliĝis[4].

Samkiel Empedoklo de Agriĝento (483 a. K.-423 a. K.), Pitagoro kaj sia instruisto Krizipo de Knido, li kredis ke la flebotomio estas senutila k danĝera. Liaj studoj pri sangocirkulado elmontris ke sangelverŝo estis nenecesa. Johano Baptisto Helmonto (1580-1644), unu el la fondintoj de la iatrokemia lernejo, apogis la avertojn de Krizipo kaj Erasistrato, kaj konkludis ke la sangelverŝo noca perdo de sango kaj forto.[5]

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti