Diokleso de Karisto

Diokleso de Karisto (375 a. K. - 295 a. K.) estis renoma greka kuracisto, unu el la plej elstaraj medicinaj aŭtoroj, samtempulo de Aristotelo kiu laboris kaj vivis en Ateno. Laŭdire, li estis la aŭtoro de la unua medicina traktaĵo verkita en la atika lingvo, kaj ne kiel kutime en la jona lingvo.

Διοκλῆς ὁ Καρύστιος
(375 a. K. - 295 a. K.)
Bildo de Asklepio, dio de la medicino
Bildo de Asklepio, dio de la medicino
Persona informo
Naskiĝo 375 a. K.
en Karisto, Eŭbeo,  Grekio
Morto 295 a. K.
en Karisto, Eŭbeo,  Grekio
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Liaj plej gravaj laboroj temis pri praktika medicino, ĉefe pri dieto kaj nutrado, tamen, li verkis kelkaj sistemajn kompendiojn pri la besta anatomio. Kelkaj el liaj fragmentoj estis konservitaj de Klaŭdo Galeno, Oribazo kaj aliaj antikvaj verkistoj. Li estas konsiderata de la plipostaj historiistoj unu el la plej grandaj aŭtoritatuloj pri medicino en la antikva mondo, kaj liaj laboroj estis kopiitaj kaj esploritaj dum la tuta antikveco ĝis la unuaj jaroj de la mezepoko.[1]

Vivo redakti

Ekzistas letero lianome adresita al la reĝo Antigono la 2-a Gonatas, reĝo de Makedonio, titolita "Letero pri la Sankonservado" (greke: ἘπιστολὴΠροφυλακτική), kiu estis enmetita de Paŭlo de Egino en la fino de sia unua medicina kompendio. Ĝi similas laŭteme al pluraj aliaj identaj leteroj atribuitaj al Hipokrato kaj pritraktas la dieton por la malsamaj sezonoj de la jaro.

Onidire Diokleso estis la unua kiu klarigis la diferencojn inter vejnoj kaj arterioj, tamen, tio ŝajne ne estas ĝusta samkiel nenia alia granda malkovro ligita al lia nomo. Antaŭ nelonge, liaj fragmentoj estis tradukitaj en la anglan far Philip van der Eijk kun komento en aparta volumo.

Diokleso insiste verkis ke sano postulas komprenon pri la naturo de la universo kaj ties interrilato kun la homoj. Li emfazis ke la nervoj estas sensacio-kanaloj kaj ke ajna interveno kun ili estas rekte kompromitita kun la patologio de la malsano. Diokleso estis inventinto de kirurgia instrumento, konata kiel kulero de Diokleso (greke: κυαθίσκος τοῦ Διοκλέους), uzata por ekstracio de armiloj aŭ misiloj kiuj penetris en la korpon.

Verkaro redakti

  • Περί την υγιή (latine: Hygieina, Pri la sano)
  • Αρχίδαμος (Arkidamos)
  • Περί γυναικείων (Pri virinoj)
  • Περί εκκενώσεων (Pri evakuadoj)
  • Περί επιδέσμων (Pri bandaĝoj)
  • Περί θανασίμων φαρμάκων (Pri mortigaj drogoj)
  • Περί καταρρών (Pri febroj)
  • Περί λαχάνων (Pri herboj)
  • Υγειινά προς Πλείσταρχον (Pri la sano de Plistarko, reĝo de Sparto, kiu vivis inter la jaroj 486 a. K. kaj 458 a. K.)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti