Elmenhorst/Lichtenhagen
komunumo en Germanio
Elmenhorst/Lichtenhagen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rostock de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kaj norde limiĝas per sabla plaĝo de la bordo de la Balta Maro. Fine de la jaro 2020 la komunumo havis 4270 loĝantojn. La du kernaj komunumopartoj Elmenhorst kaj Lichtenhagen estas historie sendependaj vilaĝoj. La teritorio situas tuj okcidente de la grandurbo Rostock kaj de ties norda, banloka urboparto Warnemünde. En la komunumoparto Elmenhorst situas granda pakejo de sukoj, konsekvence nomata "Elmenhorster", kiuj vendiĝas en la regiono, sed ankaŭ en la pli orientaj najbaraj landoj, precipe en Pollando kaj Litovio.
Elmenhorst/Lichtenhagen | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||||
Distrikto | Distrikto Rostock | |||||
Komunumaro | Amt Warnow-West | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 0381, 038203 | |||||
Poŝtkodo | 18107 | |||||
Aŭtomobila kodo | LRO (antaŭ septembro 2011 DBR) | |||||
Oficiala Municipokodo | 13072030 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Horst Harbrecht | |||||
Adreso de la administrejo | Schulweg 1a 18198 Kritzmow | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 4270 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 54° 8′ N, 12° 1′ O (mapo)54.13333333333312.016666666667Koordinatoj: 54° 8′ N, 12° 1′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 9 m | |||||
Areo | 12,05 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.elmenhorst-lichtenhagen.de/ | |||||
florantaj papavetoj
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la komunumaro (germane)