Elote, choclo (ĉoklo) aŭ jojoto [hohoto] estas la freŝa nematura spadiko de maizo, kies grajnoj ankoraŭ konservas humidecon.

Spadikoj de elote.

Ĝi ricevas diversajn nomojn laŭ la diversaj geografiaj zonoj: En Meksiko kaj Centrameriko (escepte en Panamo), ja estas nomata elote, vorto kiu devenas de la nahuatla vorto elotitutl ('freŝa spadiko')[1]​ reference al la spadiko kiu ankoraŭ estas en la planto kiu produktis ĝin (ĉu matura ĉu nematura), aŭ al tiu kiu estis ĵus rikoltita, kaj en kiu la grajnoj ankoraŭ konservas la naturan humidecon. Tiu termino estas uzata ankaŭ en la meksikaj kaj centramerikaj komunumoj de Usono.

En Sudameriko (Argentino, Ĉilio, Kolombio, Ekvadoro, Bolivio, Paragvajo, Urugvajo kaj Peruo), la termino uzata por la sama koncepto indikita per "elote" estas "choclo", ĉoklo, kiu derivas de la keĉua vorto chuqllu.[2]​ En Kolombio kaj Venezuelo, kun pli da hispanlingva influo la koncepto estas konata simple kiel "mazorca", kiu estas la vorto por ajna maiza spadiko. En Venezuelo, oni uzas la vorton jojoto.

Notoj redakti

  1. Días Roig, Mercedes; Miaja, Ma. Teresa (1979). Naranja dulce, limón partido (unua eldono). México: El Colegio de México. p. 152. ISBN 968-12-0049-7.
  2. choclo en Wikcionario Alirita la 10an de Junio 2021.

Bibliografio redakti

  • Consejo Nacional para la Cultura y las Artes (1983). Recetario mexicano del maíz. Kunordigo de María Esther Echeverría kaj Luz Elena Arroyo (dua eldono). México DF: Consejo Nacional para la Cultura y las Artes. ISBN 970-18-3413-5.