Emanuel Hoffmann

Germana kaj aŭstra klasika filologo

Emanuel HOFFMANN (naskiĝinta la 11-an de aprilo 1825 en Nysa, mortinta la 6-an de decembro 1900 en Vieno) estis aŭstra klasika filologo.

Emanuel Hoffmann
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1825 (1825-04-11)
en Nysa
Morto 6-an de decembro 1900 (1900-12-06) (75-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo klasika filologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Studis Hoffmann klasikan filologion ĉe la universitato de Vroclavo, ekz. ĉe Friedrich Haase, kaj doktoriĝis en 1848 post defendo de la tezo latinlingva De Plautinae Amphitruonis exemplari et fragmentis (pri komedio de Plaŭto) kaj post unu jaro da studado je Berlino. Poste entreprenis li studvojaĝojn tra Italujo kaj Francujo. En 1850 li fariĝis eksterorda profesoro ĉe la universitato de Graz. Ses jarojn pli malfrue li sekvis vokiĝon al la universitato de Vieno por orde profesori (post la frua morto de Karl Josef Grysar). Li novordigis la instituton pri klasika filologio kaj la mezepoka kaj postmezepoka latinoj, kion startigis Grysar kaj Hermann Bonitz. Metode esploris li grandan gamon da literaturaj, antikvaĵaj kaj lingvistikaj aferoj. En 1868/69 li dekanis ĉe la filozofoj. Membrante ekde 1874 al Biblioteka Komisiono li apogis ĉiamaniere la planojn memstarigi la universitatan bibliotekon kaj farigi aĉeton de novaj libroj laŭ konkretaj deziroj/necesoj de la docentaro.

Hoffmann estiĝis koresponda membro de Aŭstra Akademio de Sciencoj kaj dekanis en 1868/69 ĉe la filozofoj. Pensiiĝo venis en la jaro 1896-a: tiel li fariĝis la ĝis tiam plej longe deĵorinta katedestro ĉe la instituto pri klasika filologio de Vieno. Mallonge antaŭmorte li efektivigis ankoraŭ la gravan eldonon de la verko De civitate Dei de Aŭgusteno el Hipono ene de la serio Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum (CSEL 1899). Tombo lia troviĝas sur la Centra Tombejo de Vieno (grupo 55A, vico 5, n-ro 2).

Graveco

redakti

Hoffmann faris multajn kontribuaĵojn pri historio de la teksto kaj komentado de antikvaj verkistoj, pri mitologio kaj romana literaturhistorio. Ĉi rezultojn al fakularo tamen ne ĉiam aprezis. Rilate al liaj sintaksaj esploroj neniu ion kritikis. Li ankaŭ eldonis diversajn tekstojn por lerneja uzo kun bonaj eksplikoj (Vergilio, Julio Cezaro, romiaj historiografoj).

Por ĉio tia li ricevis en 1891 la ordenon Eiserne Krone (tria klaso).

Literatur

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti