Emanuel Fernando SCHEFFER REGO (naskiĝis en la 15-a de aprilo 1973, en Kuritibo) estas brazila plaĝa flugpilkisto. Li ludis en tri sekvaj Someraj Olimpikoj, duopante kun la ludisto Ricardo Alex Santos. Li partoprenis en la Olimpikoj en Atlanta, en Sydney, en Ateno kaj en Pekino.

Emanuel Fernando

Brazila flugpilkisto
Persona informo
Naskiĝo 15-a de aprilo 1973
en Kuritibo, Brazilo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Edz(in)o Leila Barros
Okupo
Okupo plaĝvolejbalisto
vdr

Emanuel estis elektita kiel Sportisto de la Lasta Jardeko de la jarcento en balotado de la Internacia Federacio pri Flugpilkado. Nuntempe li estas la plej multfoja venkinto de la Monda Lud-cirkvito pri Plaĝa Flugpilkado.

Emanuel ankaŭ publike ofertis, en 2005, sian oran medalon al la brazila maratonisto Vanderlei Cordeiro de Lima, kiu dankis al li, sed ne akceptis la premion, emociite.

Titoloj redakti

Individue redakti

  • Elektita kiel 'Sportisto de la Lasta Jardeko de la Jarcento' per FIVB
  • Elektita 'Plejbona Ludisto' de la Monda Lud-cirkvito (2006)
  • Elektita Plejbona Ludisto de la Brazila Lud-cirvikto (2003, 2004)
  • Elektita 'Plejbona Atakanto' de la Brazila Lud-Cirkvito (1999, 2003)
  • Gajnis premion ‘Olimpika Brazilo’ pri plaĝa flugpilkado (COB2004, 2005)
  • Reĝo de la Plaĝo (2004, 2005, 2008)

Eksteraj Ligiloj redakti