Emil Belházy

hungara inĝeniero pri arbaroj

Emil Belházy [belhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Belházy Emil estis hungara inĝeniero pri arbaroj.

Emil Belházy [1] naskiĝis la 24-an de decembro 1840 en Hungara reĝlando en Besztercebánya (nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 25-an de aprilo 1898 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Emil Belházy akiris diplomon en Akademio de Selmec, poste li laboris en diversaj arbaroj en Hungario. Unue li laboris en Selmecbánya, poste en Vukovár, Újlak, Diósgyőr kaj Máramarossziget. Ekde 1880 li havis postenon en la agrikultura ministerio. Post 4 jaroj li estis nomumita ĉefkonsilisto pri arbaroj. Li inventis specialan mezurilon, kiu estis konvena en tiuj arbaroj, kie troviĝis en malebenaĵoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Egy új szerkezetű távmérő (1875)
  • Az erdőrendezéstan kézikönyve (1895) - ĉefverko
  • A legeltetésre szolgáló erdőkről (1888) [2]

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti