Emil László Baranski

Emil László Baranski [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baranski Emil László estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto, instruisto. Lia familiaj nomvariantoj estis Baransky, Baranszky.

Emil László Baranski
Persona informo
Naskonomo Baranski Emil László
Naskiĝo la  11-an de majo 1877(nun 1877-05-11)
en Hungario Ópalánka (Hungara reĝlando)
Morto la 20-an de januaro 1941
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Gyula Baranski
Parencoj Q124596664
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
vdr
Dálnok - pentrita de Emil László Baranski
Murpentraĵo en Szarvas en 1927 pentrita de Emil László Baranski
Ferenc Forgách (episkopo) fare de Emil László Baranski

Emil László Baranski [1] naskiĝis la 11-an de majo 1877 en Ópalánka (Hungara reĝlando nuntempa Baĉka Palanka en Serbio), li mortis la 20-an de januaro 1941 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Emil László Baranski frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo en 1903. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely, Ede Balló kaj Róbert Nádler. Inter 1904 kaj 1914 li instruis en pluraj gimnazioj, sed en 1906 li plulernis en Londono. Li batalis dum la 1-a mondmilito. Inter 1920-1940 li instruis en la Belarta Altlernejo, poste li pensiuliĝis. Li kreis precipe akvarelojn kaj akvafortojn. Ekde 1899 li ekspoziciis. Li ricevis premiojn, eĉ en Anglio.

El liaj akvafortoj redakti

  • Félhomályban
  • Pihenő hölgy
  • Budapest a miniszterelnökségi palotából nézve
  • A gémeskút
  • Fatelep a havason

El liaj akvareloj redakti

  • A két pejló
  • Öszi délelőtt
  • Faluszéle az Alföldön
  • Borús délután
  • Cséplőgép
  • Sajópart

El liaj desegnaĵoj redakti

  • Albán férfi
  • Fasor
  • Teschen látképe

Fontoj redakti