Emil Lahner
Emil Lahner, ekster Hungario Émile Lahner, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lahner Emil estis hungara-franca pentristo, grafikisto.
Emil Lahner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lahner Emil |
Naskiĝo | la 22-an de septembro 1893 en ![]() |
Morto | la 14-an de decembro 1980 en ![]() |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto |
Emil Lahner [1] naskiĝis la 22-an de septembro 1893 en Nagyberezna (Hungara reĝlando, nuntempa Velikij Bereznij en Ukrainio), li mortis la 14-an de decembro 1980 en Parizo (Francio).
BiografioRedakti
Emil Lahner akiris maŝininĝenieran diplomon en Akademio de Selmec. Post la diplomo li laboris en fabriko en Diósgyőr. Tamen li havis emon al artoj, tial li studis en Reĝa Belarta Alternejo ekde 1920. Lia majstro estis János Vaszary (pentristo). Pro la postmilita malstabila politika kaj ekonomia situacioj li translokiĝis al Parizo en 1924, kie li lernis en privata lernejo, sed li havis ankaŭ artajn laborojn por filmistoj. Dum la 2-a mondmilito li rifuĝis al la neokupita franca landparto, sed post la liberiĝo li reiris al Parizo. En 1948 kaj kelkfoje poste li laboris en Alĝerio. En 1951 li vizitis Pablo Picasso, poste ili ekspoziciis kune. En 1957 li edziĝis.
El solaj ekspoziciojRedakti
- Budapeŝto (1927)
- Novjorko (1928)
- Parizo (1932, 1947, 1953, 1963, 1985)
- Kalifornio (1960, 1969)
- Düsseldorf (1961)
El kolektivaj ekspoziciojRedakti
Elektitaj pentraĵojRedakti
- Paysage urbain, 1948
- Villages de Collonges, 1948
- Asztali csendélet ...
- Kikötő (akvarelo)
- Erdei út
- Csendélet
- Fák
Grafikaj albumojRedakti
- Lignes, Couleurs, Formes (1973)
- Composition (1974)
- Art Graphique (1980)