Émile Cohl

(Alidirektita el Emile Cohl)

Émile COHL (4a de Januaro, 1857 – 20a de Januaro, 1938), denaske Émile Eugène Jean Louis Courtet, estis franca karikaturisto de la treforgesita Nekongrua Movado, bildostriisto, kaj animaciisto, nome "La patro de la animacia bildoliteraturo" kaj "La malnova parizano".

Émile Cohl
Persona informo
Naskonomo Émile Eugène Jean Louis Courtet
Aliaj nomoj Émile Cohl
Naskiĝo 4-an de januaro 1857 (1857-01-04)
en Parizo
Morto 20-an de januaro 1938 (1938-01-20) (81-jaraĝa)
en Villejuif
Mortokialo bronkopneŭmonito
Tombo Crématorium-columbarium du Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo karikaturisto • kameraisto • kartunisto • animaciistofilmreĝisoroĉefkameraistoscenaristobildliteraturisto
vdr

Emile Cohl faris pupfilmojn (ekz. La eta Faŭsteto, 1910) kaj filmojn kun moviĝantaj objektoj (ekz. Ĉasado post la turkoj, 1907), sed li akiris la plej grandajn sukcesojn kun la trukaj filmoj, desegnitaj kun kelkaj linioj (ekz. Inkubsonĝo (koŝmaro) de unu pupo, 1908). Li kreis la unuan animaciitan filmon uzante tion kio iĝis konata kiel tradicia (man-desegnita) animacio - en 1908 Fantasmagorie.[1][2] Tiu filmo ĉefe konsistis el skizita figuro moviĝanta kaj trafante ĉiujn manieron de ĉiaformaj objektoj, vinbotelo kiu transformiĝas en floron.[3] Estis ankaŭ sekcioj de viva agado en kiu la manoj de la animacianto eniras en scenon. La filmo estis kreita per desegno de ĉiu kadro sur papero kaj poste filmado de ĉiu kadro en negativan filmon, kiu donis al la bildo fonan rigardon.[2]

Referencoj redakti

  1. Beckerman, Howard (2003). Animation: The Whole Story. Allworth Press. ISBN 1-58115-301-5. pp. 17–18.
  2. 2,0 2,1 Crafton, Donald (1993). Before Mickey: The Animated Film 1898–1928. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-11667-0. pp. 60–61.
  3. Harryhausen, Ray; Dalton, Tony (2008). A Century of Model Animation: From Méliès to Aardman. Aurum Press. ISBN 978-0-8230-9980-1. p. 42.

Bibliografio redakti

  • Donald Crafton; Emile Cohl, Caricature, and Film; Princeton Press; ISBN 0-691-05581-5 (1990)
  • Michael Barrier; Hollywood Cartoons: American Animation in Its Golden Age; Oxford University Press; ISBN 0-19-503759-6 (1999)
  • Giannalberto Bendazzi (Anna Taraboletti-Segre, angla tradukisto); Cartoons: One Hundred Years of Cinema Animation; Indiana University Press; ISBN 0-253-20937-4 (2001 represaĵo)
  • Pierre Courtet-Cohl, Bernard Génin; Emile Cohl - L'inventeur du dessin animé; Omniscience; ISBN 978-2-916097-16-9 (2008)

Eksteraj ligiloj redakti