Malfermi la ĉefan menuon

RITOÓK Emma (rito:k) estis hungara verkistino, poetino, tradukistino naskita en Nadjvarado la 15-an de julio 1868 kaj moertinta en Budapeŝto la 3-an de aprilo 1945.

Emma Ritoók
Ritoók Emma.jpg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1868 (1868-07-15)
en Oradea
Morto 3-an de aprilo 1945 (1945-04-03) (76-jara)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio verkisto • poeto • tradukisto
v  d  r
Information icon.svg

BiografioRedakti

Emma Ritoók studis en Budapeŝto, Lepsiko kaj Parizo kaj en 1906 ŝi havigis diplomon de doktoro pri filogio. Ŝi estis bibliotekistino de la Ĉefurba Biblioteko. En 1897 ŝi gajnis sciencan konkurspremion (A természettudományi irány a szépirodalomban La naturscienca tendenco en la beletristiko) de la Szigligeti Társaság de Nagyvárad. En 1905 ŝi distingiĝis per sia konkursgajninta romano Egyenes úton - egyedül. Ŝi tradukis de skandinaviaj verkistoj Bjørnstjerne Bjørnson, Knut Hamsun.

VerkojRedakti

  • Egyenes úton - egyedül (romano, Bp., 1905);
  • Arany János elmélete az eposzról (studo, Bp., 1906);
  • A nagy véletlen (romano, Bp., 1909);
  • Négyen a tűz körül (rakontoj, Bp., 1911);
  • Ellenséges világ (rakontoj, Bp., 1911);
  • Sőtét hónapok (poemoj, Bp., 1920);
  • A szellem kalandorai (I – II., romano, Bp., 1921);
  • Pán megváltása (misztériumjáték, Bp., 1929);
  • Gyárfás Sándor két élete (romano, Bp., 1933).

FontoRedakti