Enŝloso (angle: Lockdown) estas mistera suspensa krimromano verkita fare de skota Peter May en 2005, sed eldonita en 2020. La intrigo okazas sur la fono de mortiga gripa epidemio kiu disvolviĝas en Londono. Kiam May unue prezentis la romanon al eldonistoj, ĝi estis malaprobita pro la preteksto ke ĝi estis nerealisma. Dum la Kronvirusa pandemio de 2019-2021 kaj la rezultaj enŝlosoj en 2020, la libro estis finfine publikigita.

Enŝloso
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Peter May
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2020
vdr

Intriga resumo redakti

Kvin monatojn post la eko de gripa pandemio kiu mortigas okdek procentojn de la infektitaj, Londono estas en kvaranteno. La urbo estas sub armea regado, havas striktan elirmalpermeson kaj ampleksan publikan gvatadon. Inter la mortintoj de la viruso, estis ankaŭ la ĉefministro kaj lia familio.

Detektiva inspektoro Jack McNeil estas ordonita esplori la eltrovon de freŝaj homaj ostoj trovitaj ĉe konstruejo en Lambeth. Fingrospuro sur alirkarto de la Londona metroo trovita en la krimareno portas lin laŭ ĉeno de indikoj, poste kondukante al senhoma domo en Wandsworth. Ĉe ĉiu paŝo de la vojo, li estas sekrete sekvita fare de socipatia murdisto kiu nomas sin Pinky (nomita laŭ la kontraŭheroo de la romano fare de Graham Green, "Brighton Rock"). Pinky estis dungita fare de sinjoro Smith Dark por sekvi la policesploron kaj certigi, ke la ostoj ne kondukos ilin ien. Pinky mortigas du atestantojn por malhelpi ilin doni informojn al McNeil.

Dume, d-ro Amy Wu, krimmedicina sciencisto kiu estas en rilato kun McNeil, deklaras, ke la restaĵoj estas verŝajne de dekjara knabino, de orientazia deveno. Ŝi prenas la ostojn reen al sia loĝejo por fari vizaĝrestarigo de la kranio. Ĉe domo en Wandsworth, najbaro rakontas al McNeil, ke la domo ĵus estis loĝita fare de paro nomita Smith kiu havis adoptitan dekjaraĝan filinon, nome ĉinan knabinon. Pinky sekrete eniras la loĝejon de Amy dum ŝi duŝas. Kiam ŝi sentas la ĉeeston de la entrudiĝinto, ŝi vokas McNeil kaj registras panikitan voĉmesaĝon.

Dum li prepariĝas enrompi domon en Wandsworth, McNeil renkontas doktoron Sarah Castelli, esploriston ĉe la Brita Sanprotekta Agentejo kiu kredas, ke la ĉina knabino estis la fonto de la pesto. Kiam McNeil ricevas la voĉmesaĝon de Amy, li kaj Castelli rapidas al ŝia loĝejo, sed ili trovas ŝin malplena. La fenestro de la tujmesaĝa babilejo sur la komputilo de Amy, kiu restis malfermita, indikas ke ŝi diskutis la kazon kun sia mentoro, D-ro Samantha Locker. En la loĝejo de Locker, ili malkovras ke ankaŭ la mentoro estis murdita (fare de Pinky) kaj ŝiaj babiladoj kun Amy estis subaŭskultataj fare de tria partio, kiu montriĝas kiel Mr. Smith. Tra la fenestro de la babilejo, Smith minacas mortigi Amy se McNeil ne donas la tutan indikaron kiun la polico havas kontraŭ li.

Ili renkontas en la Londona Okulo, kie Pinky tenas Amy per armila forto. La identeco de Smith estas rivelita kiel Dr. Roger Bloom, altrangulo ĉe internacia farmacia firmao. Li rakontas al McNeil, ke lia firmao artefarite kreis la viruson por gajni monon de vendado de vakcino. La ĉina knabino estis intence infektita kaj la viruso estis permesita disvastiĝi. Ŝi estis mortigita por kaŝi la indikon.

En kolerego, Castelli provas pafi Bloom, sed li eskapas sur la ekstera flanko de la Spektoradego direkte al la ĉelo kie Pinky tenas Amy. McNeil sekvantas lin. En fina batalo, Bloom superregas McNeil kaj estas preta mortigi lin kiam en momento de pento, Pinky pafas Bloom-on kaj helpas al McNeil atingi sekurecon, dum li falas al sia morto.

Fono redakti

May verkis la libron dum ses semajnoj en 2005, sed la romano estis malaprobita fare de eldonistoj kiuj opiniis, ke la priskribo de Londono sub rigora enŝloso sekvanta la "gripepidemion" estis nerealisma. May arkivis la manuskripton kaj turnis sian atenton al aliaj projektoj. En 2020, kiam la epidemio de KOVIM-19 devigis landojn ĉirkaŭ la mondo iri en enŝlosoj, kaj multaj homoj en hejman kvarantenon, leganto povus pensi, ke May verkis romanon sur la fono de la pesto. May poste diris, "mi pensis pri ĝi minuton antaŭ ol mi ekkomprenis ke mi jam faris ĝin. Mi rakontis pri tio al mia eldonejo kaj mia redaktoro preskaŭ falis de sia seĝo. Li legis la tutan libron dum la nokto kaj la sekvan matenon diris: 'Ĝi estas brila. Ni devas publikigi ĝin nun."

La libro estis publikigita kiel Kindle-e-libro la 2-an de aprilo 2020 fare de Riverrun, filio de Quercus. Broŝureca eldono poste aperis la 30-an de aprilo. Post eldonado, May sciigis ke li donacos la monon de sia antaŭpago por la libro al bonfaradoj subtenantaj sanlaboristojn, viktimojn kaj aliajn suferantajn kiel rezulto de la korona plago.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti