Endel PUUSEPP (ruse Эндель Карлович Пусэп; naskiĝis la 1-an de majo 1909; mortis la 18-an de junio 1996) estis estondevena sovetunia ĉasaviadilpiloto dum la dua mondmilito. Li partoprenis pli ol 30 noktajn bombmisiojn kontraŭ Nazia Germanio.

Endel Puusepp
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1909 (1909-05-01)
en Jenisejska gubernio
Morto 18-an de junio 1996 (1996-06-18) (87-jaraĝa)
en Talino
Tombo Metsakalmistu
Ŝtataneco Estonio
Okupo
Okupo militistopolitikistopiloto
vdr
Endel Puusepp en 1942

Biografio redakti

Endel Puuseep estis la infano de estonaj kamparanoj, kiuj inter 1906 kaj 1908 sekve de la Agrara reformo de Stolipin translokiĝis al la imperia Jeniseja Gubernio en Siberio - pli-malpli la nuna Krasnojarska regiono. Ekde frua infanaĝo, Puusepp sonĝis fariĝi piloto. Liaj gepatroj tamen antaŭvidis alian karieron por li: laŭ ilia deziro li iĝu aŭ instruisto aŭ agronomo. Fininte 7 klasojn de lernejo, Puusepp translokiĝis al Leningrado por studi en la Estona-Finna Instruista Kolegio. Post kompletigado de unu jaro da studoj en la instruista kolegio , Puusepp translokiĝis al pilotolernejo, unue en Volsk kaj poste en Orenburg. Li restis ĉe ĉi-lasta kiel fluginstruisto, diplomiĝinte. Li poste estis translokigita al lastatempe formita eskadro specialiĝanta pri instrumenta kaj nokta flugado. Endel Puuseep ricevis la Oran stelon de Heroo de Sovetunio pro veturigo iren kaj reen de soveta delegitaro de Moskvo al Vaŝingtono por negoci novan fronton[1].

Referencoj redakti

  1. Указ Президиума Верховного Совета СССР «О присвоении звания Героя Советского Союза начальствующему составу Военно-воздушных сил Красной Армии» от 20 июня 1942 года // Ведомости Верховного Совета Союза Советских Социалистических Республик : газета. — 1942. — 30 июня (№ 24 (183)). — С. 1.