Enikő Bollobás [enikO bolobAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bollobás Enikő estas hungara literaturhistoriisto, tradukisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019). Ŝia frato estis Béla Bollobás.

Enikő Bollobás
Enikő Bollobás
Enikő Bollobás
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1952 (1952-06-19) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Minesoto
Familio
Frat(in)o Béla Bollobás
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • universitata instruisto • tradukisto • akademiulo
TTT
Retejo https://www.bollobaseniko.com/
vdr

Enikő Bollobás[1] naskiĝis la 19-an de junio 1952 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Enikő Bollobás akiris bakalaŭron en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1975, poste ŝi laboris jardekon en libroeldonejo. Intertempe en 1978 ŝi doktoriĝis (D. Sc.) kaj en la studjaro 1978 ŝi plustudis en Universitato de Minesoto, poste helpe de stipendio ŝi esploris 3 jarojn en Hungario kaj Usono. Inter 1985 kaj 1990 ŝi instruis en Universitato József Attila. En tiu periodo ŝi estis aktiva opoziciulo por defendi rajtojn de transilvaniaj hungaroj, eĉ ŝia pasporto pri socialismaj landoj estis nuligita. En 1990 ŝi partoprenis en fondo de nova katedro en Universitato Loránd Eötvös, poste ŝi ekinstruis kiel docento. Ŝi inter 1990-1994 faris diplomatajn servojn kaj estis katedrestro inter 1997 kaj 2017. Ŝi studis en 1992 en Harvard Universitato de Bostono. Ŝi verkis 7 monografiojn kaj 190 studojn, ŝiaj temoj fokusiĝas al hungara kaj usona literaturo. Ŝi ricevis premiojn inter 2009-2015.

Elektitaj libroj redakti

  • Tradition and Innovation in American Free Verse: Whitman to Duncan. 1986.
  • Charles Olson. 1992.
  • Az amerikai irodalom története. 2005.
  • Vendégünk a végtelenből – Emily Dickinson költészete. 2015.

Elektitaj tradukaĵoj redakti

  • Isaac Babel, ”Sábosz Náchamu, a Vígasztalás Szombatja.” (1972)
  • Judy Syfers, ”Feleséget akarok.” (1982)
  • Amy Lowell, ”Egy évtized.” (1998)

Fontoj redakti

Referencoj redakti