Enikő Györgyjakab
Rumania hungara aktoro
GYÖRGYJAKAB Enikő [djoerdjjakab] estas rumanuja hungara aktorino, koreografo, altlerneja instruisto naskita en Târgu Secuiesc la 5-an de januaro 1982.
Enikő Györgyjakab | |
---|---|
Enikő Györgyjakab en 2014 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1982 (42-jaraĝa) en Târgu Secuiesc |
Lingvoj | hungara • rumana |
Ŝtataneco | Rumanio • Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • koreografo |
Kariero redakti
Enikő Györgyjakab apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi frekventis liceon de Sfântu Gheorghe, pli poste ŝi finis en la aktorfako en 2005 en la Universitato Babeş-Bolyai. Ekde septembro 2005 ŝi estas anino de la Kolozsvári Állami Magyar Színház. Post jaroj ŝi ricevis ankaŭ filmajn rolojn kaj ankaŭ koreografis. En 2013 ŝi akiris pli altan diplomon en la menciita universitato, eĉ ŝi jam ankaŭ instruas en la sama loko. Ŝi ricevis filmajn-teatrajn premiojn inter 2006-2015. Ŝia arto forte ligiĝas al movtekniko kaj danco.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Hamleto - Ophelia
- Othello - Desdemona
- Kiel Plaĉas al Vi - Rosalinda
- La gajaj edzinoj de Windsor - Anna Page
- Rikardo la 3-a - Lady Anna
- Julio Cezaro - Portia
- Zsigmond Móricz: Nem élhetek muzsikaszó nélkül - Veronika
- Henrik Ibsen:
- Hedda Gabler - Thea Elvsted
- Peer Gynt - patrino de la fianĉo
- Anton Ĉeĥov:
- Tri fratinoj - Natalja Ivanovna
- Onklo Vanja - Jelena Andrejevna
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Veled (mallonga filmo, 2008)
- Személyi Figyelő (mallonga filmo, 2013)
- Orizont (2015)
Ŝiaj koreografiaĵoj (elekto) redakti
- Fun (2014)
- Exposed (2017)
Fontoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Retpaĝo pri la artisto[2]