Enrico Persico (9-an de aŭgusto 190017-an de junio 1969) estis itala elstara fizikisto ĉar li disvastigis la fakon de kvantuma mekaniko en Italio. Li estis profesoro ĉe la Universitato de Torino kaj estas ankaŭ elstara kiel doktoriga konsilisto de Ugo Fano.

Enrico Persico
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1900 (1900-08-09)
en Romo
Morto 17-an de junio 1969 (1969-06-17) (68-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza" vd
Profesio
Okupo fizikisto vd
Laborkampo kvantuma meĥaniko vd
Doktoreca konsilisto Orso Mario Corbino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Enrico Fermi giovane

Kariero redakti

Persico naskiĝis en Romo la 9an de aŭgusto 1900. Dum liaj universitataj jaroj lia amikeco kun Enrico Fermi intensiĝis. Li gradiĝis en 1921. En 1926 li estis jam instruanta fizikon ĉe la Universitato de Romo, kaj kunaŭtoris kun Fermi pri la temo de ondomekaniko. li poste translokiĝis al Florenco, kie li organizis kursojn pri ondomekaniko. Fine de 1930 li estis alvokata al Torino. El Torino li plurilatis kun Fermi. Li estis atestanto de la malkovro de la malrapidaj neŭtronoj kaj registris rezultojn de la legado de la kalkuliloj uzitaj de Fermi por mezuri la aktivecon induktita de neŭtronoj en partikloj de arĝento, kun kaj sen esto de parafino.

Libroj de Persico redakti

  • Fundamentals of Quantum Mechanics (1950)
  • Gli atomi e la loro energia (1959)
  • Principles of particle accelerators (1968)

Eksteraj ligiloj redakti