Epistulae ex Ponto

Epistulae ex Ponto (Leteroj el la Nigra maro) estas verko de Ovidio verkita en kvar libroj en kiuj li bildigas la triston kaj senesperon malproksime de Romo; estas verko klasigebla kiel elegia poeziodolora elegio. Ĝi speciale gravas por elpreni sciaron pri Malgranda Skitio (Grekio) el la tempo de la aŭtoro. Tiu verko estis publikigita en Tomis (aktuala Konstanco, en la jaro 17 a.K.) dum la ekzilo de Ovidio ŝajne okazigita de la publikigo de liaj libroj kiuj incitis al adulto, kontraŭ la moralaj idealoj de la imperiestro Aŭgusto.

Epistulae ex Ponto
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ovidio
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Ĝenro elegio
vdr
Ovidio inter la skitoj - Eugene Delacroix. Metropola Muzeo de Novjorko.
Ovidio forpelita el Romo, pentrita de J. M. W. Turner, en 1838.

Same kiel ĉe la poemoj de la libroj 3a, 4a kaj 5a de lia verko Tristia, ankaŭ Epistulae ex Ponto priskribas la rigorojn de la ekzilo de la aŭtoro. Sed la lasta enhavas leterojn adresitajn al diferenca amiko kaj centriĝas malespere al sekurigo de lia reveno al Romo, diference de Tristia.

Strukturo redakti

Epistulae Ex Ponto estas dividata en kvar libroj, ĉiuj konsistantaj el leteroj senditaj al diversaj adresitoj.

  • Libro 1a: leteroj al Bruto, Paŭlo Fabio Maksimo, Rufino, lia edzino, Kota Maksimo Mesalino, Publio Pomponio Grekino, Mesalino, Severo, Lucio Pomponio Flako. En dek pecoj Ovidio priskribas sian sanstaton, siajn esperojn, memorojn kaj dezirojn reveni al Romo. En tiuj pecoj aperas ankaŭ liaj necesoj dum la ekzilo en Tomis.
  • Libro 2a: leteroj al Germaniko, Mesalino, Kota Maksimo Mesalino, Atiko, Salano, Publio Pomponio Grekino, Kotis de Trakio, Maker kaj Rufo. Estas du pasiaj petoj al Germaniko, nevo kaj adoptita filo de la imperiestro Tiberio, kiu estas menciita multajn fojojn en tiu libro. En tiu dua libro estas ankaŭ petoj al liaj amikoj por ke tiuj parolu je lia konto en Romo dum oni priskribas lian malesperon kaj vivon en Tomis.
  • Libro 3a: leteroj al lia edzino, Kota Maksimo Mesalino, Paŭlo Fabio Maksimo, Rufino, nekonata amiko kaj grupo de nekonataj amikoj. Estas naŭ poemoj en kiuj Ovidio direktas sin al sia edzino kaj al diversaj amikoj. Krome oni inkludas rakonton de la historio de Ifigenio. Aperas ankaŭ poemo kontraŭ la kritiko kaj sonĝo pri Kupido.
  • Libro 4a: leteroj al Seksto Pompejo, Kornelio Severo, Bruto, Vestalis, Suillius, Grekino, Albinovano, Gallio, Karo, Tutikano kaj sennoma malamiko. En tiu fina verko de Ovidio, elstaras variaj poemoj pro sia temaro. En la poemoj 4a kaj 9a la poeto denove referencas al siaj amikoj al kiuj dankas pro iliaj helpoj al la aŭtoro. La poemo 7a priskribas la geografion kaj la klimaton de lia ekzilejo kaj poste en la poemoj 10a kaj 13a priskribas la vintron kaj la printempon de la loko. Je la fino de la libro, li direktas sin al Tutikano pro lia kritiko en kiu li diris, ke la poemoj de Ovidio ne kongruas kun la elegia metriko. En la poemo 14a li aludas al sia akceptejo en la ekzilo kaj, en la lasta poemo la aŭtoro petegas al sia malamiko, ke li lasu lin pace.