Eppe-Sauvage
Eppe-Sauvage estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 218 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Eppe-Sauvage | |
---|---|
komunumo en Francio limurbo vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Trélon |
INSEE kodo | 59198 [+] |
Poŝtkodo | 59132 |
Kodo laŭ INSEE | 59198 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ino Viviane Desmarchelier 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 218 (1 999) |
Loĝdenso | 13 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°07′13″N 4°10′45″O / 50.12028°N, 4.17917°O (mapo) Koordinatoj: 50°07′13″N 4°10′45″O / 50.12028°N, 4.17917°O (mapo) |
Alto | 172 m - 257 m |
Areo | 16,67 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 07′ 13″ Nordo 4° 10′ 45″ Oriento / 50.1202777778 °N, 4.17916666667 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Eppe-Sauvage [+] | |
Ĝi estas trafluata de la rivero Helpe Majeure.
Geografio
redaktiEppe-Sauvage estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Fourmies. Ĝi situas en la norda parto de natura regiono nomita Thiérache, inter la landlimo de Belgio kaj la departemento Aisne.
La vilaĝo Eppe-Sauvage troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Eppe-Sauvage etendiĝas sur 16,67 km².
Vidindaĵoj
redaktiEn Eppe-Sauvage viziteblas la preĝejo Saint-Ursmar kaj la kapelo Linières. La "kastelo de Willies" aŭ "kastelo Cavrois" estis fakte eksa forĝejo, kiu estis detruita okaze de la konstruado de la akvobaraĵo de Val Joly.
Lokaj famuloj
redaktiS-ro Gilbert Tilmant (1921-2006) longdaŭre restis urbestro de Eppe-Sauvage, ekde 1977 ĝis 2001.
Administrado
redaktiEppe-Sauvage apartenas al la kantono de Trélon, kies ĉefurbo estas Trélon. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Bildaro
redakti-
Mortmonumento
-
Preĝejo (1/5)
-
Preĝejo (2/5)
-
Preĝejo (3/5)
-
Preĝejo (4/5)
-
Preĝejo (5/5)