Erantido
Erantido (Eranthis el ranunkolacoj) estas genro de plurjaraj herboj kun tuberoj kaj kun flavaj floroj, kies sepaloj estas grandaj kaj petaloj malgrandaj, kunigitaj kvazaŭ paperkonuso. La floroj enhavas multajn stamenojn, la frukto estas pluropa kapsulo (foliklo).
Erantido, vintra erantido | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eranthis hyemalis
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Eranthis hyemalis (L.) Salisb., 1807 | ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Erantido vintra (science: Eranthis hyemalis) - nomo devenas de la grekaj vortoj: er – printempo, anthos – floro kaj latina vorto hyems – vintro.
Vidu
redaktiErantido vintra (science: Eranthis hyemalis)[1] estas specio de pereno el familio ranunkolacoj. Nature kreskas en sud-okcidenta kaj centra Eŭropo (Jugoslavio, Bulgario, Italio) kaj okcidenta Azio (Irako, Turkio)[2]
Referencoj
redakti- ↑ W.F. Pilger. Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo. Arkivita el la originalo je 2015-03-10. Alirita 2020-02-15 .
- ↑ Germplasm Resources Information Network (GRIN). Arkivita el la originalo je 2012-10-26. Alirita 2020-02-15 .
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rannik zimowy en la pola Vikipedio.