Malfermi la ĉefan menuon

Ernő Garami, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Garami Ernő estis hungara politikisto, ministro, ĵurnalisto. Lia origina familia nomo estis Grünbaum.

Ernő Garami

Ernő Garami [1] naskiĝis la 13-an de decembro 1876 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de majo 1935 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Ernő Garami devenis el juda familio. Li komence laboris kiel instrumentisto en Germanio ĝis la reveno en 1898. Li estis signifa politikisto de la socialdemokratoj ĝis 1919, krome li redaktis ĵurnalon Népszava. Li estis ministro pri komerco dum Kalistefa revolucio, sed dum Hungara Sovetrespubliko li forvojaĝis al Svislando. Post falo de la respubliko li estis ministro pri justico, sed post semajno li rezignis kaj rifuĝis al Vieno. Li fondis revuon kaj li hejmenvenis nur en 1929. Li kontribuis denove en Népszava. Inter 1931 kaj 1934 li denove vivis en Vieno. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Elektitaj publikaĵojRedakti

  • noveloj en Népszava
  • „Megváltás felé” (1908) – dramo
  • Marx és Engels élete (1909)
  • Politikai harc és munkásság (1918)
  • Forrongó Magyarország. Emlékezések és tanulságok (1922)
  • Szociáldemokrácia Szocializmus Demokrácia (1940)

FontojRedakti