Ernő László [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo László Ernő, tutmonde konata Erno Laszlo estis hungara-svislanda haŭtkuracisto, kosmetikisto, negocisto.

Ebla (duba) foto pri Ernő László

Ernő László [1] Arkivigite je 2010-02-08 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 11-an de julio 1897 en Hungario, en Transilvanio?. Li mortis en marto de 1973 en Svislando.

Biografio redakti

Ernő László komence lernis en Budapeŝto, poste li kompletigis siajn klinikajn studojn en Berlino. Li akiris kuracistan diplomon, poste li doktoriĝis en 1921. Li atingis famon jam en 1920, kiam li kreis specialan fundamentokremon por familiano de Habsburgoj, kiu havis akutajn akneojn. Tiutempe elstara aktoro Frida Gombaszögi estis trafita per pafo sur la vizaĝo. Ambaŭ pacientoj resaniĝis pro kremoj de László, eĉ fratino de Gombaszögi iĝis edzino de László. En 1927 László malfermis sian unuan instituton en Budapeŝto, ĉefe kremo de Eŭropo vizitis ĝin. En 1937 li vizitis Holivudon, kie li rifuzis negocan oferton. Ĉe la komenco de 2-a mondmilito László translokiĝis al Novjorko, kie li establis instituton por riĉuloj. Li ne povis bone lerni la anglan lingvon, tial lia profesio ne estis agnoskita, sed li ricevis ŝtatanecon en 1945. Inter la klientoj apartenis Greta Garbo, Grace Kelly, Ava Gardner, Katharine Hepburn, Paulette Goddard, Audrey Hepburn, Marilyn Monroe, Jacqueline Kennedy Onassis. En 1951 László permesis vendadon de kosmetikaĵoj, tamen nur singarde. En 1970 pro vidviĝo li denove geedziĝis kun Sibille Schulz en Svislando, krome li forvendis la plenan negocon.

Fontoj redakti