Ernő Nagy (juristo)

Ernő NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Ernő estis hungara juristo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1895). Lia nobela antaŭnomo estis felső-eőri.

Ernő Nagy [1][rompita ligilo] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1853 en Székesfehérvár. Li mortis la 29-an de aŭgusto 1921 en Kishantos.

Biografio redakti

Ernő Nagy frekventis universitaton en Budapeŝto. En 1877 li doktoriĝis, poste li plulernis en Lejpcigo, Berlino, Parizo. Li hejmenvenis en 1880 kaj li ekinstruis en universitato de Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio). En 1896 li ricevis ŝtatan postenon en Budapeŝto. Inter 1902-1921 li instruis juron en universitato en Budapeŝto.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az arisztokrácia mint társadalmi osztály (1885)
  • Magyarország közjoga (1887) - studenta lernolibro
  • A házi törvények és a renunciáció (1897)
  • A közjog tudományos műveléséről (1902)

Fontoj redakti