Hantos [hantoŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Sárbogárd.

Blazono de Hantos

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Hantos situas sur ebenaĵo, for de iu ajn ĉefvojo, fervojorivero. La urbo Sárbogárd troviĝas 18 kilometrojn for, Dunaújváros je 26 km,, Székesfehérvár je 33 km, kaj Budapeŝto je 79 km.

Historio redakti

Personoj loĝis ĉi-loke jam en la bronzepoko; poste alvenis keltoj kaj romianoj. La unua mencio de la nomo okazis dum 15-a jarcento en formo ""Hantosegyháza". Ankaŭ la turkaj kumanoj vivis tie, ĝuante aŭtonomion kaj ne apartenante al hungara departemento. La turka erao forviŝis Hantos-on kaj la vilaĝo eĉ senhomiĝis.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Kishantos mortis Ernő Nagy (juristo).