Ernest Ellis Clark

Ernest Ellis CLARK (Naskiĝis en 1869? en Derby, mortis en 1932 en Derby) estis artisto kiu fariĝis artisto por Crown Derby. Tri el liaj pentraĵoj troviĝas en Muzeo kaj artgalerio de Derby.

Ernest Ellis Clark
Persona informo
Naskiĝo 1869?
en Derby
Morto 1932
en Derby
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Biografio redakti

 
Green Street, Derby

Clark naskiĝis en Derby kaj post kiam li studis arton en vespera kurso li komencis labori ĉe Royal Crown Derby kaj poste fariĝis instruisto de arto kaj pli poste Mastro de arto ĉe Derby College of Art. Li gajnis multajn premiojn pro arto inkluzive fariĝante Nacia Arĝenta Medalito pri Ornamo kaj Desegno. En liaj kvardekaj jaroj li servis en la Royal Field Artillery dum la Unua mondmilito. Lia sola libro estis manlibro al siaj studentoj por desegni formojn laŭ plantoj. Li provizis desegnojn en la libro sed detenis sin montri kiel fari dekoraciojn el ili. Clark diris "... oni ne tro ofte avertas studentojn ke la sola ĝusta maniero por ili estas mem studi rekte el naturo."[1] Tri el liaj pentraĵoj troviĝas en Muzeo kaj artgalerio de Derby post kiam ili estis donacitaj de Alfred Edward Goodey. La pentraĵo de Green Street montras tempon tri jarojn antaŭ la konstruo de Hippodrome Theatre maldekstre kaj dekstre troviĝas la Kolegio de arto kie Clark trejniĝis.[2]

Clark mortis 63-jaraĝa en Derby en 1932 kaj lia verko liberiĝis el kopirajto en 2002.

Referencoj redakti

  1. Clark, Ernest E.. (1904) A Handbook of Plant-Form. Nov-Jorko: Batsford.
  2. Allard, Sarah; Nicola Rippon. (2003) Goodey's Derby. Breedon Books, p. 157. ISBN 1 85983 379 9.

Eksteraj ligiloj redakti