Ervin Acél
ACÉl Ervin (ace:l) estis hungara dirigento naskita en Temeŝvaro la 3-an de junio 1935 kaj mortinta en Vieno la 24-an de aŭgusto 2006.
Ervin Acél | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1935 en Timișoara |
Morto | 24-an de aŭgusto 2006 (71-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | dirigento |
Kariero
redaktiErvin Acél studis en Temeŝvaro, Bukareŝto kaj Kluĵo. Li komencis sian karieron en Botoșani (1960-1963). De 1965 ĝis 1992 li estis ĉefdirigento de simfonia orkestro de Oradea. Inter 1981 kaj 1983 li estis dirigento de Operejo kaj Baletejo de Istanbulo, de 1991 ĝis aprilo 1999 direktoro kaj ĉefdirigento de simfonia orkestro de Segedo. De 1996 ĝis sia morto li instruis en Vieno (Hochschule für Musik und Darstellende Kunst).