Erwin Strittmatter

germana verkisto

Erwin STRITTMATTER [ervin ŝtritmate] (naskiĝis la 14-an de aŭgusto, 1912, mortis la 31-an de januaro 1994) estis germana verkisto.

Erwin Strittmatter
Erwin Strittmatter (1992)
Erwin Strittmatter (1992)
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1912 (1912-08-14)
en Spremberg
Morto 31-an de januaro 1994 (1994-01-31) (81-jaraĝa)
en Schulzenhof
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Familio
Edz(in)o Eva Strittmatter vd
Infanoj Erwin Berner vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Verkado
Verkoj Ole Bienkopp ❦
Q1195148 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Erwin Strittmatter

Naskiĝinte en Spremberg, la filo de bakisto unue lernis la profesion de sia patro, poste li vivtenis sin i.a. kiel kelnero kaj kamparano. Post la dua mondmilito li ekinteresiĝis pri la verkado. Ekde 1951 li laboris kiel redaktoro en la minista regiono ĉirkaŭ la orientgermana urbeto Senftenberg kaj ekde 1954 li vivis en la vilaĝo Dollgow. Li estis edziĝinta al la verkistino Eva Strittmatter.

La verkaro de Erwin Strittmatter temas pri la vivo en orientgermanaj vilaĝoj post la venko de la socialismo. Subtenate i.a. de Bertolt Brecht kaj honorata per diversaj premioj, li estis unu el la plej multe legataj aŭtoroj en Germana Demokratia Respubliko (GDR).

Li mortis en Dolgow.

Listo de verkoj redakti

  • Der Ochsenkutscher (romano, 1950)
  • Katzgraben (dramo, 1954; pli amplekse 1958)
  • Tinko (porinfana romano, 1954)
  • Die Holländerbraut (dramo, 1961)
  • Ole Bienkopp (romano, 1963)
  • Dreiviertelhundert Kleingeschichten (rakontoj, 1971)
  • Die blaue Nachtigall (rakontoj, 1973)
  • Meine Freundin Tina Babe (rakontoj, 1977)
  • Der Wundertäter (romantrilogio, 1957-1980)
  • Der Laden (romantrilogio, 1980-1992)
  • Vor der Verwandlung (eld. 1995)