Erzsébet Pogány
Erzsébet Pogány [erĵEbet pogAnj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pogány Erzsébet estis ĉeĥoslovakiana hungara politikisto. Ŝia origina familia nomo estis Hombauer, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Pogány Tiborné.
Erzsébet Pogány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hombauer Erzsébet |
Naskiĝo | 19-an de decembro 1959 en Bratislavo |
Morto | 6-an de majo 2018 (58-jaraĝa) en Šamorín |
Lingvoj | hungara • slovaka |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Slovakio |
Alma mater | Universitato Komenio en Bratislavo |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • Q30051038 • loka politikisto |
Erzsébet Pogány[1] naskiĝis la 19-an de decembro 1959 en Bratislavo, ŝi mortis la 6-an de majo 2018 en Šamorín.
Biografio redakti
Erzsébet Pogány apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, respektive en Slovakio. Ŝi estis edukita en Šamorín, kie ŝi frekventis bazlernejon kaj gimnazion, tamen ŝi maturiĝis en Banská Štiavnica en 1978. Ŝi studis iom en Universitato Lajos Kossuth, poste en Universitato Komenio en Bratislavo, kie ŝi diplomiĝis en 1987. Ŝi laboris en urbodomo de Šamorín, en 2017 ŝi doktoriĝis en la universitato. Depost fino de la socialismo ŝi havis altajn postenojn en diversaj hungaraj organizaĵoj. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 filinojn. Ŝi ricevis premiojn inter 2010-2018.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Együttélés öt éve (1995)
Memorigiloj redakti
- premio "Pogány Erzsébet" estis fondita en 2021
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM141211;jsessionid=BB921D9BD03509D7E471D6DE682FFA77 hungarlingva datenaro de muzeo