Universitato Komenio en Bratislavo

publika universitato en Bratislavo, Slovakio; la plej malnova kaj plej granda slovaka universitato

Universitato Komenio en Bratislavo (slovake Univerzita Komenského v Bratislave; nomita Slovaka Universitato de 1939 ĝis 1954) estas la plej granda universitato en Slovakio, kun plejparto de ties fakultatoj troviĝintaj en Bratislavo. Ĝi estis fondita en 1919, abrupte post la kreo de Ĉeĥoslovakio. Ĝi estas nomita honore al Johano Amoso Komenio, 17a-jarcento ĉeĥa instruisto kaj filozofo.

Universitato Komenio en Bratislavo
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1919
Situo
Geografia situo 48° 8′ 28″ N, 17° 6′ 57″ O (mapo)48.14122222222217.115944444444Koordinatoj: 48° 8′ 28″ N, 17° 6′ 57″ O (mapo)
lando Slovakio
Nombroj
nombro de studentoj 22 536 vd (stato: 2018)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Utrecht Reto
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Asocio Universitata de Franclingvio
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filioj
• Jessenius Faculty of Medicine vd
Universitato Komenio en Bratislavo (Slovakio)
Universitato Komenio en Bratislavo (Slovakio)
DEC
Universitato Komenio en Bratislavo
Universitato Komenio en Bratislavo
Map
Universitato Komenio en Bratislavo
vdr

En 2020, Universitato Komenio havis pli da pri 23,000 studentoj kaj 2,500 fakultataj membroj [1]. Kiel estas por la plejparto de universitatoj en Slovakio, ĝi estas financita plejparte de la registaro kaj slovakaj studentoj kiuj studas tie estas esceptitaj de instrukotizoj [2][3].

Historio redakti

Universitato Komenio estis fondita en 1919 kun la helpo de Karola Universitato en Prago. Tiu ĉi universitato anstataŭigis hungaran universitaton kiu funkciis en Bratislavo ekde 1914. En ĝiaj unuaj jaroj, multaj el la lektoroj de la universitato, inkluzive de ĝia unua rektoro, estis ĉeĥoj, ĉar en tiu tempo ekzistis neniu klera tavolo inter la slovaka popolo de kiu slovaka fakultataj membroj povus esti varbitaj. Jam en la jaro de ĝia fondiĝo, en la universitato estis malfermita fakultato pri medicino, en 1921 malfermiĝis fakultatoj pri juro kaj filozofio. En la fakultato de Filozofio, ekzistis klasoj en la kampo de homscienco kaj sociosciencoj, same kiel programoj por trejnado de instruistoj por mezlernejoj.

En 1937, nova konstruaĵo por la fakultatoj de Juro kaj Filozofio estis inaŭgurita en la centro de la grandurbo de Bratislavo. La konstruaĵo havas centran halon kie lernofinaj ceremonioj kaj aliaj oficialaj ceremonioj estas okazigitaj. Post la Munkena Interkonsento en marto 1939, Slovakio deklaris sendependecon, sed fakte estis kolonio de Nazia Germanio. Dum tiu periodo, multaj restriktoj estis truditaj al akademia libereco en la universitato kaj la lekciistoj de ĉeĥa origino kiuj laboris tie estis devigitaj eksiĝi. La nomo de la universitato estis ŝanĝita en 1939 kaj ĝi estis nomita la "Slovaka Universitato". Ĝi ricevis sian originan nomon en 1954. En 1940 la fakultato de Sciencoj estis malfermita kaj en 1941 la fakultato de Teologio estis malfermita. Ekde 1948, la komunistoj funkciigis en Ĉeĥoslovakio kaj ĉiuj akademiaj instruejoj en la lando estis devigitaj submetiĝi al marksism-leninisma ideologio metante novajn restriktojn al akademia libereco. La studojn ĉe la fakultato de Teologio rekte kontrolis la Ĉeĥoslovaka Edukministerio.

Post la Dua Mondmilito, la universitato daŭre formiĝis. En 1946 la fakultato de Eduko estis fondita, la fakultato de Apoteko estis malfermita en 1952, kaj en 1960 la fakultato de Sporteduko kaj Sportoj estis malfermitaj. En 1969, en la grandurbo de Martin en norda Slovakio estis malfermita fakultato de Medicino, kaj en 1980, fakultato de Matematiko kaj Fiziko estis malfermita. Post la Velura Revolucio en 1989, la universitato establis instituciojn de demokrata aŭtonomio kaj devigaj kursoj en marksisma ideologio estis aboliciitaj. La fakultato de Katolika Teologio kaj la fakultato de Evangelia Teologio aliĝis al la universitato.

La transiro de la slovaka ekonomio al merkata ekonomio kreis bezonon de profesiuloj en la fako de administrado kaj ekonomio kaj en 1991 estis malfermita fakultato pri administrado. En 2002, fakultato de Ekonomiaj kaj Sociaj Sciencoj estis malfermita. La eŭropa sistemo por amasigo kaj transdono de akademiaj kreditoj estis efektivigita en la universitato en 2000 por plibonigi la kapablon de ĝiaj studentoj studi en aliaj eŭropaj instruejoj [4].

Organizo redakti

Fakultatoj kaj aliaj partoj de la Universitato Komenio en Bratislavo [5]:

Fakultatoj redakti

  • fakultato de Medicino (LF UK)
  • fakultato de Juro (PraF UK)
  • fakultato de Arto (FiF UK)
  • fakultato de Scienco (PriF UK)
  • fakultato de Edukado (PDF UK)
  • fakultato de Apoteko (FaF UK)
  • fakultato de Sporteduko kaj Sporto (FTVŠ UK)
  • Jessenius-fakultato de Medicino en Martin (JLF UK)
  • fakultato de Matematiko, Fiziko kaj Informadiko (FMFI UK)
  • Romkatolika Cyrilo-Metoda fakultato de Teologio (RKCMBF UK)
  • Evangelia fakultato de Teologio (EBF UK)
  • fakultato de Administrado (FM UK)
  • fakultato de Sociaj kaj Ekonomiaj Sciencoj (FSEV UK)

Aliaj komponantoj redakti

Aliaj partoj de la universitato inkludas  :

  • Akademia Biblioteko (AK UK)
  • Botanika Ĝardeno (BZ UK)
  • Centro por plua edukado (CĎV UK)
  • Informa Teknologia Centro (CIT UK)
  • Kanadaj Studoj (KŠ UK)
  • Konfucea Instituto
  • Psikologia konsilado (PP UK)
  • Eduka kaj trejna instalaĵo Modra-Piesky
  • Richňava instrua kaj trejnadinstalaĵo (UVZ Richňava UK)
  • UK Veda sro
  • Unesko-Sekcio pri Plurlingva kaj Multkultura Komunikado (UKPMK UK)
  • Sekcio pri Edukado pri Homaj Rajtoj de Unesko (UKVĽP UK)
  • Scienca Parko (UVP UK)
  • Eldonejo (UK Eldonejo)
  • Universitata dormejo Druzhba (VI Drzba UK)
  • Universitata urbo Ľ. Štúra - Mlyny (VM Ľ. Štúra - Mlyny UK)

Elektitaj studentoj redakti

Elektitaj instruistoj redakti

Referencoj redakti

  1. Universitato Komenio en Bratislavo 2020/2021. Arkivita el la originalo je 2023-03-21. Alirita la 1an de septembro 2022.
  2. Štúdium. uniba.sk. Alirita 2019-01-25.
  3. Štatistické údaje (sk-SK). uniba.sk. Alirita 2017-09-04.
  4. Miller, L., Hubčíková, E., Krasňanská, Z., Kováč, M., Fedorová, K., Jirsáková, J., Slyško, B., 2017: Univerzita Komenského v Bratislave — 2017 V číslach, grafoch, obrazoch, Univerzita Komenského, Bratislava, 48 s.
  5. Organizačná schéma UK (Príloha č. 1 k vnútornému predpisu č. 7/2015..). Alirita 09/26/2019.

Eksteraj ligiloj redakti