Miklós DURAY [miklOŝ durai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Duray Miklós estIs slovakia hungara politikisto, profesoro, geologo, verkisto, parlamentano.

Miklós Duray
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1945 (1945-07-18)
en Lučenec
Morto 30-an de decembro 2022 (2022-12-30) (77-jaraĝa)
Tombo Lučenec vd
Lingvoj hungaraslovaka vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioSlovakio vd
Alma mater Universitato Komenio en Bratislavo vd
Partio Kunekzistado vd
Familio
Parencoj Antal Szabó vd
Profesio
Okupo politikistogeologopublikigisto vd
Laborkampo geologiopolitiko • opinia ĵurnalismo vd
Aktiva en Bratislavo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miklós Duray [1] naskiĝis la 18-an de julio 1945 en Ĉeĥoslovakio en Lučenec kaj mortis la 30-an de decembro 2022.

Biografio redakti

Miklós Duray apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio/Slovakio. Li frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, mezlernejon en Fiľakovo, poste li estis simpla laboristo unu jaron. Li akiris geologian diplomon en Universitato Komenio en Bratislavo en 1971. Dum la studentaj jaroj li jam politikadis, ĉefe dum Praga printempo 1968. Post siaj studoj li laboris en esplora instituto, poste en konstrua entrepreno kiel geologo. En 1982 kaj ankaŭ en la sekva jaro li estis arestita pro malpermesitaj agoj kontraŭ la socialismo. Spite tion pro eksterlandaj influoj en la studjaroj 1988 kaj 1989 li instruis en universitato en Usono, sed post falo de la socialismo li hejmenvenis. En 1990 li fondis partion por defendi interesojn de la hungara minoritato, ĝis 2010 li estis parlamenta deputito. Depost 2010 li instruas politologion en Universitato de Okcidenta Hungario. Li ricevis 7 hungarajn premiojn inter 1986-2005. Li havas edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj libroj redakti

  • Kutyaszorító I. (1982)
  • Kutyaszorító II. (1989)
  • Csillagszilánk és tövistörek (1993)
  • Változások küszöbén (2000)

Fontoj redakti