Károly Vigh [kAroj vig], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vigh Károly estis hungara historiisto, arkivisto, muzeologo. Lia familia nomvarianto estis Vígh.

Károly Vigh
Persona informo
Naskiĝo la  28-an de junio 1918(nun 1918-06-28)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Lučenec
Morto la 3-an de novembro 2013
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiistoarkivisto • muzeologo
vdr

Károly Vigh[1] naskiĝis la  28-an de junio 1918(nun 1918-06-28) en Losonc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Lučenec en Slovakio), li mortis la 3-an de novembro 2013 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Vigh inter 1920-1938 apartenis al la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1936, poste li studis 2 jarojn en Universitato Komenio en Bratislavo, fine li akiris pedagogian kaj filozofian diplomojn en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1942, eĉ li doktoriĝis en 1945. Li laboris en instituto (1942–1949), poste 2 jarojn en Hungara Tutlanda Arkivo, pli poste li estis arkivestro de arkivo de Pest. Li apogis la hungaran revolucion de 1956. Pro tio li estis forigta en 1957, poste li laboris en biblioteko de la parlamento (1958–1963), en historia muzeo (1963–1967), en la Hungara Nacia Muzeo (1967–1985). Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1980, li doktoriĝis (DSc) en 1996 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li partoprenis en laboro de la opozicio antaŭ fino de la socialismo (1987-1990). Li ricevis premion nur post la socialisma erao en 1993. Li edziĝis en 1943, 2 gefiloj naskiĝis en 1944 kaj 1946.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Kortársak Bajcsy-Zsilinszky Endréről (redaktoro, 1969, 1984)
  • Bajcsy-Zsilinszky Endre külpolitikai nézeteinek alakulása (1979)
  • A szlovákiai magyarság sorsa (1992)
  • A szlovákiai magyarság sorsa 1938-tól napjainkig (1997)
  • Fejezetek Losonc történetéből (redaktoro, 2000)
  • T. G. Masaryk és a ma­gya­rok (2008)

Fontoj redakti

Referencoj redakti