Attila Simon (historiisto)

Attila Simon [ŝimon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simon Attila estas slovakia hungara historiisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2019).

Attila Simon
Attila Simon en 2015
Attila Simon en 2015
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1966 (1966-12-09) (57-jaraĝa)
en Rimavská Sobota
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco Slovakio
Alma mater Universitato Komenio en Bratislavo
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Attila Simon[1] naskiĝis la 9-an de decembro 1966 en Rimavská Sobota (Ĉeĥoslovakio, nuntempe en Slovakio).

Biografio redakti

Attila Simon apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Slovakio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1984, poste li akiris pedagogian diplomon en Universitato Komenio en Bratislavo en 1989, li doktoriĝis (Ph.D.) en Universitato de Pécs en 2005, tial li estis katedrestro en Universitato Janos Selye. Post la diplomo li instruis en bazlernejo, pli poste en gimnazio. En 2001 li eklaboris en instituto en Šamorín, kie li estis nomumita institutestro en 2014. Intertempe en 2011 li habilitiĝis en Universitato de Pécs. Ekde 2019 li estas konsilisto de Zuzana Čaputová. Li ricevis premiojn inter 2009–2018.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A szlovákiai magyarok történetének válogatott bibliográfiája (1990–2002). (2004)
  • Az 1956-os magyar forradalom és Szlovákia – Maďarská revolúcia roku 1956 a Slovensko (kunverkinto, 2006)
  • Telepesek és telepesfalvak Dél-Szlovákiában a két világháború között. (2008)
  • A rendszerváltás és a csehszlovákiai magyarok 1989–1992. I−II. (kunverkinto, 2009-2010)
  • Küzdelem a városért. Pozsony és a pozsonyi magyarok 1938–1939-ben. (2011)
  • Csak álltunk és sírtunk - felvidéki magyarok a bécsi döntés után (2018)

Fontoj redakti

Referencoj redakti